Kálmán Katona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Katona
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1948 (1948-04-08)
en Pécs
Morto 5-an de februaro 2017 (2017-02-05) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Puskás Tivadar Távközlési Technikum • Universitato István Széchenyi
Okupo
Okupo politikistoinĝeniero
vdr

Kálmán Katona, laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona Kálmán estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, inĝeniero.

Kálmán Katona [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1948 en Pécs, li mortis la 5-an de februaro 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Katona abiturientis en Budapeŝto en 1966, poste li lernis en Altlernejo de Győr. En 1971 li metis floron al skulptaĵo pri Petőfi, tial li estis en malliberejo duonjaron. Li akiris diplomon en 1973, plian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1977. Post siaj studoj li laboris en diversaj firmaoj. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1994, same inter 2006 kaj 2010. Li estis ministro pri transporto, telekomuniko kaj akvo inter 1998 kaj 2000, poste li estis direktoro en signifa firmao, krome li ricevis taskojn kun postenoj en la partio kaj municipo. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]