Kálmán Szepesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Szepesi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1930 (1930-01-13)
en Ózd
Morto 29-an de septembro 1992 (1992-09-29) (62-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Kálmán Szepesi [sepeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szepesi Kálmán estis hungara-sveda tablotenisisto, mondĉampiono, agento.

Kálmán Szepesi[1] naskiĝis la 13-an de januaro 1930 en Ózd, li mortis la 29-an de septembro 1992 en Stokholmo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Szepesi en nekonata tempo translokiĝis al Budapeŝto, kie li vivis. Li disidis al Svedio depost la hungara revolucio de 1956 kaj svediĝis. Li estis agento en asekura firmao. Li ricevis hungaran premion en 1955.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Kálmán Szepesi komence estis futbalisto, kiun li finis pro sportakcidento. Li estis tablotenisisto en la 1950-aj jaroj en Budapeŝto. Li estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1951-1956. Li estis la unua en mondĉampionumoj en 1952 kaj 1955 teame, respektive variduope (kun Éva Kóczián), krome li estis malferma brita ĉampiono. Li ludis sub sveda flago en mondĉampionumo en 1957 sen medalo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]