Kétvölgy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kétvölgy, slovene Venca-Ritkarovci estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szentgotthárd. La nomo hungare estas du valoj. En 1951 vilaĝoj Permise kaj Ritkaháza unuiĝis, la nomo karakterizas la novan vilaĝon.

Historio

En 1919 la vilaĝo abrupte trovis sin ĉe la nova landolimo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Post 1945 ferkurteno konstruiĝis. Ĉe la limo oni faris 5 km-ojn dika zonon, praktike netuŝeblan. La vilaĝo vivis kvazaŭ en kvaranteno. En 1989 oni nuligis la fer-kurtenon kaj oni trovis regionon netuŝitan de homoj dum 40 jaroj. La vilaĝo estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság. La loĝantaro estas plejparte slovenaj. Anstataŭ kvaranteno nun trapasejo funkcias al Slovenio. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, la limoj estas traireblaj senĝene.