Körmend

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Batthyány-Stratmann en Körmend.

Körmend estas urbo ĉe rivero Rába en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono Körmend kun la rango centro de la subregiono.

Bazaj informoj

Historio

La ejo estis trapasejo tra Rába dum la Romia Imperio. Post alveno de hungaroj la regiono ofte estis reĝa bieno kun fortikaĵo.

En la 16a jarcento Rába iĝis fronto inter aŭstro-hungaroj kaj turkoj, sed ĉi tie ne estis grandaj bataloj, nur en 1664 la turkoj ne povis trapasi la riveron. Ekde 1610 la regiono apartenis al familio Batthyány (batjani). Dume la fortikaĵo iĝis palaco, kiun ofte oni rekonstruis. Post la palaco estas parko kun maloftaj kreskaĵoj.

En 1992 László Batthyány-Strattmann iĝis beata. Li estis kuracisto, doktoro de la malriĉuloj. Krom tio la loka vira basketbola teamo havas tutlandan renomon. Ili ofte estis la unuaj en la landa ĉampionado.

Famuloj

En Körmend mortis episkopo Vilmos Batthyány.

Famaj nomportantoj