K. Eric Drexler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
K. Eric Drexler
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1955 (1955-04-25) (69-jaraĝa)
en Oakland
Ŝtataneco Usono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo inĝenierofizikistoverkisto
TTT
Retejo http://www.e-drexler.com/
vdr

Kim Eric DREXLER (25a de Aprilo 1955 en Oakland (Kalifornio)) estas usona inĝeniero konata kiel populariganto de la potencialoj de la molekula nanoteknologio dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Lia doktoriga disertacio farita en la MIT estis poste reviziita kaj publikigita kiel "Nanosystems Molecular Machinery Manufacturing and Computation Arkivigite je 2019-10-08 per la retarkivo Wayback Machine" (1992), kiu ricevis la premion de la Asocio de Usonaj Eldonistoj kiel la plej bonkvalita libro de scienco de 1992.

Inspirita el la konceptoj de la Nobel-premio pri fiziko de 1965, Richard Feynman, sendepende Drexler uzis la terminon "nanoteknologio" en sia libro de la jaro 1986 nome Motoroj de la kreado: la alveno de la Erao de la Nanoteknologio (en angla: Engines of Creation: The Coming Era of Nanotechnology), en kiu li proponis la ideon de "enfoldigilo" nanoskala kiu estus kapabla konstrui kopion de si mem kaj de aliaj elementoj de arbitra komplekseco kun nivelo de atoma kontrolo. Ankaŭ en la jaro 1986, Drexler kun-fondis The Foresight Institute (la Instituto de Prospektoraj Studoj), kun kiu li jam ne havas rilaton, por helpi pliigi la konscion kaj publikan komprenon de la konceptoj de la nanoteknologio kaj de ties implicoj. Tiel, la apero de la nanoteknologio kiel studobjekto en la 1980-aj jaroj okazis pro la konverĝo de la teoria kaj publikigita laboroj de Drexler, kiu disvolvigis kaj popularigis konceptan kadron por la nanoteknologio, kaj la eksperimentaj progresoj de alta videbleco kiu altiris aldonan atenton je ampleksa skalo al la prospekto de la atoma kontrolo de la materio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]