Oakland (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oakland

Closeup aerial view of Downtown Oakland and Lakeside Park.jpg

Flago
Administrado
Statuso Urbo
Lando Usono
Ŝtato Kalifornio
Distrikto Kantono Alameda
Urbestro Jean Quan
Telefona antaŭkodo +1-510
Kodo laŭ FIPS 06-53000
Retpaĝaro http://www.oaklandnet.com
Demografio
Loĝantaro 415.492 2006
Loĝdenso 2751 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
37°48′18″N 122°16′21″U  /  37.805°N, 122.2725°U / 37.805; -122.2725 (Oakland (Kalifornio))Koordinatoj: 37°48′18″N 122°16′21″U  /  37.805°N, 122.2725°U / 37.805; -122.2725 (Oakland (Kalifornio))
Alto 12.8 m
Areo 202,4 km²
Horzono UTC −8 (−7 somere)
Oakland in Alameda County.png
v  d  r
Information icon.svg
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Oakland

Oakland estas urbo de la usona ŝtato Kalifornio. Ĝi estas la ĉefurbo de Kantono Alameda kaj situas oriente de la Golfo de San-Francisko.

Laŭ la oficiala statistiko de 2006 Oakland estas la 44-a plej loĝata urbo de Usono kaj la 8-a en Kalifornio. Laŭ la censo de 2000 ĝi estas, kune kun Long Beach (Kalifornio) la etne plej varia urbo de Usono; ĝiaj loĝantoj havas pli ol 150 gepatrajn lingvojn.

La flago de Oakland estas flava kun verda arbo (kverko) kaj la skribo "Oakland 1852".

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oakland estas ligita al San-Francisko, aliflanke de la golfo, per la San-Franciska-Oaklanda Golfa Ponto (San Francisco-Oakland Bay Bridge, mallonge Bay Bridge = Golfa Ponto). Al la insulo Alameda, en la golfo, ligas ĝin du tuneloj.

Fervojo BART iras, paralele al la Golfa Ponto, sub la golfo kaj servas la aglomeraĵon de Oakland per ok stacioj. De stacio "West Oakland", la unua oriente de la golfo, du linioj iras norden (al la centro de Oakland kaj plu), du sud-orienten (al la Flughaveno Oakland kaj plu).