KAVA-PECH

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KAVA-PECH (mallongigo el ĉeĥa Kongresová a vzdělávací agentura Petra Chrdleho, esperante Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petr Chrdle) estas agentejo situanta en Dobřichovice (Ĉeĥio), posedata de ĉeĥa esperantisto Petr Chrdle.

La agentejo eldonas librojn, inter ili multajn esperantlingvajn (lernolibrojn, vortarojn, beletron, fakan literaturon; ankaŭ sub propra ISBN, laŭmende ĝi produktis ekz. PIV 2005), organizas karavanojn al Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj diversajn aliajn aranĝojn kiel IBIRE, KAEST, EKOTUR, InPaSem, aŭ por aliaj organizoj, ekz. OSIEK. KAVA-PECH prezentas siajn aktivecojn ankaŭ en interreto.

La agentejo prizorgas ankaŭ komune kun ĈEA retpaĝaron de ĉeĥa esperantistaro.

Eldonaĵoj

(la listo ne estas kompleta)

  • Biblio, editorita de IKUE kaj KELI, aperis en 2006
  • Chrdle P., Chrdlová S.: Esperantem za tři měsíce. (lernolibro por ĉeĥoj)
  • Čapek K.: Milito kontraŭ Salamandroj.
  • Kraft K., Malovec M.: Esperanta-ĉeĥa vortaro.
  • Kraft K.: Ĉeĥa-esperanta vortaro.
  • Malovec M.: Gramatiko de la ĉeĥa lingvo.
  • Chrdlová S., Malovec M.: Baza ĉeĥa konversacio.
  • Frank H.: Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo / Propedautická hodnota mezinárodního jazyka.
  • Kavka J.: Kontribue al PIV. Homonimoj en Esperanto konsiderataj nomenklature.
  • Urbanová E.: Peza vino / Těžké víno.
  • Karolo la IV-a: Propra biografio.
  • Havel V.: Aŭdienco.
  • Kafka F.: Sonĝo kaj aliaj rakontoj.
  • Hašek J.: Ne nur soldato Švejk.
  • Schnitzler A.: Sonĝonovelo.
  • Chrdle P.: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj.
  • Chrdle P.: La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto.
  • Maxwell D., Preotu M., Tacu A. P. (red): Lingvo kaj kibernetiko.
  • Vogelmann B.: La Nova Realismo.
  • Phillippe B.: Badenlanda Legendaro de la Konstanca Lago.
  • d' Arbaud, Joseph: La Besto de Vakareso.
  • Studoj pri interlingvistiko (Festlibro por Detlev Blanke)
  • Středa L.: Terminaro de feloj.
  • Váňa V.: Rakontoj ne nur ŝercaj.

Eksteraj ligiloj