Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj
(Alidirektita el KLEG)
La Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) estas la dua plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanujo, fondita en 1951.
Ligiloj kun aliaj grupoj[redakti | redakti fonton]
Al ĝi aliĝas 17 esperantaj grupoj en la regiono Kansajo, tio estas la regiono entenanta urbojn Osako, Kioto kaj Kobeo kaj aliaj. Ĝia centra oficejo estas en Toyonaka.
Agadoj[redakti | redakti fonton]
Ĝi havas libroservon. Ĝi kaj Kjuŝua Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Ligo de Tyûgoku kaj Sikoku kune eldonas la monatan gazeton La Movado du-lingve, kies redakto-centro estas en KLEG.
Ĝi okazigas ĉiujare Kongreso de Esperantistoj en Kansajo.