Kafiristano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kafiristano
Historia regiono
setlejo [+]

LandoAfganio
- koordinatoj35° 15′ 0″ N, 70° 45′ 0″ O (mapo)35.2570.75Koordinatoj: 35° 15′ 0″ N, 70° 45′ 0″ O (mapo)


Kafiristano (Afganio)
Kafiristano (Afganio)
DEC
Kafiristano
Kafiristano

Map
Kafiristano
Vikimedia Komunejo:  Kafiristan [+]
vdr

Kafiristano, Kafirio, KāfiristānKāfirstān (paŝtune کافرستان) estas historia regiono kiu kovris la teritoriojn de la nuna Nuristano en Afganio kaj ties ĉirkaŭoj. Ĝi ricevis ankaŭ la nomon "Afica", sed tio estis ŝanĝita pro sia simileco kun la nomo de la similnoma kontinento. Tiu historia regiono kuŝas, kaj ĉefe enhavas, la basenojn de la riveroj Alingar, Peĉ, Landai Sin kaj Kunar, kaj la interajn montarojn. Ĝi limas kun la ĉefa teritorio de Hindu Kuŝ norde, la urbo Ĉitral en kio estas nune Pakistano oriente, la Kunar Valo sude, kaj la rivero Aliŝang okcidente. Kafiristano ricevis sian nomon pro la Nuristananoj nome loĝantoj de la regiono, kiu iam sekvis formon de antikva Hinduismo, estis ne-islamanoj kaj estis tiele konataj fare de la ĉirkaŭa islama loĝantaro kiel kafiroj, signife "nekredanto".[1] Ili estas tre proksime rilataj al la Kalaŝoj, nome tre fiere sendependa popolo kun distingaj kulturo, lingvo kaj religio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Minahan, James B. (10a de Februaro 2014). Ethnic Groups of North, East, and Central Asia: An Encyclopedia. ABC-CLIO. p. 205. ISBN 9781610690188. "Living in the high mountain valleys, the Nuristani retained their ancient culture and their religion, a form of ancient Hinduism with many customs and rituals developed locally. Certain deities were revered only by one tribe or community, but one deity was universally worshipped by all Nuristani as the Creator, the Hindu god Yama Raja, called imr'o or imra by the Nuristani tribes. Around 700 CE, Arab invaders swept through the region now known as Afghanistan, destroying or forcibly converting the population to their new Islamic religion. Refugees from the invaders fled into the higher valleys to escape the onslaught. In their mountain strongholds, the Nuristani escaped conversion conversion to Islam and retained their ancient religion and culture. The surrounding Muslim peoples used the name Kafir, meaning "unbeliever" or "infidel," to describe the independent Nuristani tribes and called their highland homeland Kafiristan."

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Greg, Mortenson. Stones into Schools. Penguin Books, 2009; p. 259

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]