Kalgaria Filharmonia Orkestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kalgaria Filharmonia Orkestro (angle Calgary Philharmonic Orchestra) estas kanada orkestro hejma en Kalgario (Alberto). La orkestro plejparte prezentas en Koncertejo Jack Singer de la Centro de EPCOR por la Interpretaj Artoj. Ĝi ankaŭ estas la orkestro de la Kalgaria Opero kaj la Alberta Baletistaro.

La Orkestro havas relative mallongan historion, kiu komenciĝis en 1910 kiam la violonisto A.P.Howell fondis la Unuan Kalgarian Simfonian Orkestron. En 1947 Clayton Hare fondis la Novan Kalgarian Simfonian Orkestron el membroj Orkestro Mount Royal kaj la iama (Unua) Kalgaria Simfonia Orkestro.

En 1955 la nederlanda direktisto Henry Plukker kreis la Albertan Filharmonian Orkestron, kiu samjare kuniĝis kun la (Nova) Kalgaria Simfonia Orkestro. Por la nova kunigita orkestro oni elektis novan nomon: Kalgaria Filharmonia Orkestro. Prelude, la program-revuo de la orkestro, ekeldoniĝis en oktobro de 1975 kaj plueldoniĝis en 1991. Kun la orkestro foje, sed ne ĉiam, kantas 100-membra koruso. Kutime la Orkestro prezentas al pli ol 100.000 homoj ĉiun sezonon en Kalgario.

En 2001 la administracio de la Orkestro faris lokaŭton kaj tranĉis la salajrojn de la ludistoj je meze 20 procentoj. En 2002 la Orkestro bankrotis, sed en 2003 la Orkestro eliris el bankroteco, kaj Mike Bregazzi fariĝis ĝia administracia estro kaj prezidanto. Li emeritiĝe forlasis tiujn postenojn en 2005.[1] Ann Lewis fariĝis la sekva administracia estro de la Orkestro.[2]

La nuna muzik-direktoro de la KFO estas Roberto Minczuk, kiu enposteniĝis en julio de 2005. Lia unua kontrakto estas por 3-jara deĵoro, ekde la sezono 2006-2007.[3] Aliaj membroj de la direkta stabo estas hejma direktisto Pierre Simard kaj korusestro Rosemary Thomson. Ivars Taurins estas Ĉefa Barok-direktisto. Mario Bernardi estas Laŭreata Direktisto de la Orkestro kaj Hans Graf estas Laŭreata Muzik-direktoro. La en Czeĥio naskiĝinta violonisto Cenek J. Vrba estas koncertestro de la Orkestro.

Muzik-direktoroj[redakti | redakti fonton]

Surbendigoj[redakti | redakti fonton]

La orkestro surbendigis por CBC Records pli ol 10 fojojn; inter la surbendigitaj verkoj estas la sekvaj:

  • Piano-konĉertoj de Franz Liszt (Janina Fialkowska, piano)
  • Konĉertoj por violonĉelo de Elgar k Saint-Saëns (Shauna Rolston, violonĉelo)
  • Mozart – 12 uverturoj (Mario Bernardi, direktisto)
  • Mendelssohn – Simfonioj n-roj 1 k 5 (Mario Bernardi, direktisto)
  • Schumann – Simfonioj n-roj 1, 2, 3 k 4 (Mario Bernardi, direktisto)
  • Mahler - Simfonio n-ro 1 (Hans Graf, muzik-direktoro)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  2. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  3. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]