Kalila kaj Dimna
Kalila kaj Dimna (ankaŭ: Kalīla wa Dimna) (arabe, كليلة ودمنة, Kalila ŭa-Dimna) estas araba traduko el Panĉatantra, kiu ekestiĝis tempe de la Kuŝana Imperio kaj la sasanidoj en Persio (2-a jarcento antaŭ Komuna Erao ĝis 6-a jarcento).
La reĝo Alfonso la 10-a komisiis la tradukon al la hispana de pluraj orientaj fabloj kaj rakontoj kiuj kvankam estis skribitaj en la araba, estis de hinda origino, kiel ekzemple la Kalila ŭa-Dimna, en 1251. Ankaŭ la Sendebar. Ili estis tradukitaj rekte en la kastilian.
Ibn al-Mukaffa tradukis ĝin dum la 8-a jarcento el la indo-irania en la araban.
Vidu ankaŭ
Germanaj eldonoj
- Seyfeddin Najmabadi. Siegfried Weber (Hrsg., Übersetzung): Nasrollah Monschi: Kalila und Dimna. Fabeln aus dem klassischen Persien. Verlag C. H. Beck. München 1996
- Johannes Niehoff-Panagiotidis: Übersetzung und Rezeption. Die byzantinisch-neugriechischen und altspanischen Versionen von 'Kalîla wa Dimna'. Dr. L. Reichert Verlag, Wiesbaden 2003 (Serta Graeca, 18).