Kalvinana-luterana preĝejo (Zirc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana-luterana preĝejo de
Zirc
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zirc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo; luteranismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 8420 Zirc, József Attila utca 6
vdr

La kalvinana-luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Zirc (Hungario), kiun uzas ambaŭ eklezioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la socialismo en Zirc loĝis nur katolikoj, ĉar la loka malgranda baziliko havis tutlandan renomon kaj estimon. Dum la frua socialismo ekloĝis ankaŭ ministoj, inter ili ankaŭ nekatolikoj. La kalvinanoj konstruis en nekonata jaro preĝdomon, ĉar tiutempe la ministoj havis esceptajn eblecojn. La preĝdomo estis trakonstruita al kirko en 1984. Pastroj el Dudar aŭ el Csetény faris la ekleziajn taskojn. Ekde 2008 Zirc havas aŭtonoman kalvinanan grupon kun presbiteroj.

La lokaj luteranoj eklezie havas komunan grupon kun la luteranoj en Bakonyszentlászló, sed diservoj okazis en ĉiuj duaj semajnoj en la loka komuna kirko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria. Apud la enirejo po unu fenestro estas videblaj, krome dekstre en malreliefanta parto pli malgranda fenestro. La eksteraj muroj estas kovritaj grandparte per ŝtonoj. La turo estas nur firstotureto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.