Kalvinana preĝejo (Balatonfőkajár)
Kalvinana preĝejo de Balatonfőkajár | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Balatonfőkajár
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Balatonfőkajár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en mezo de vilaĝo Balatonfőkajár.
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1332 dokumento mencias preĝejon en tiu vilaĝo. Laŭ alia dokumento en la 13-a aŭ en la sekva jarcento estis tie katolika preĝejo Sankta Adalberto. El tio restis origina nur la turo kaj la fundamento. En nekonata tempo la kalvinanoj akiris la preĝejon. En la jaroj 1793 kaj 1794 ĝi estis rekonstruita kaj en 1815 pligrandigita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola sur monteto, sed en la proksimeco ankaŭ mondomilita monumento troviĝas. En mezo de la fasado estas la turo kun la enirejo. La turo plene reliefas kaj estas apogita per 2 pilieroj. Meze malsupre funkcias la ĉefenirejo. La navo estas simpla brikoforma, kiu finiĝas en duonronda absido. Interne la mebloj kaj la predikejo estis faritaj ĉ. en 1790.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2018-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto