Kalvinana preĝejo (Berzék)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Berzék
Kalvinana preĝejo en Berzék
Kalvinana preĝejo en Berzék
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Berzék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo de Berzék estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Berzék.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto en tiu loko katolika kirko funkciis jam en 1332. La nun videbla gotika preĝejo estis konstruita en la 15-a jarcento kaj ekde disetendiĝo de la reformacio la kalvinanoj uzas ĝin. En la 18-a jarcento la kirko barokiĝis, en 1815 kaj 1890 estis renovigita.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La simpla navo situas sola en korto, sed apude staras la ligna sonorilostablo 10 metrojn alta. La navo finiĝas en malpli larĝa oklatera absido. Restis 2 gotikaj fenestroj ĉe la absido. Antaŭĉambro aliĝas al la navo, tie estas la enirejo. Kontraŭ la absida flanko estas ronda fenestro. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kalvinana kutimo.

Sonorilostablo en Berzék

Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]

La ligna sonorilostablo estis konstruita en 1839 kaj ĝi staras sur ŝtona fundamento. Ĝi estas kovrita per ŝindoj kaj estis riparita en 1883.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.