Kalvinana preĝejo (Dunapataj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Dunapataj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunapataj
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco preskaŭ 1300 homoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia en grandvilaĝo Dunapataj (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika, tiam katolika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento (laŭ takso ĉirkaŭ 1430). La loĝantoj iĝis kalvinanoj jam antaŭ ol 1576, tial ili uzis la katolikan kirkon. Dum dominado de turkoj la preĝejo estis parte detruita, pli poste ankaŭ en 1707. Plena rekonstruo okazis laŭ baroko en 1773, samtempe turo konstruiĝis. En 1846 oni faris la necesajn riparojn. La turo en 1855 bruldetruiĝis, en la sekva jaro ĝi estis renovigita, tamen precipe en 1861. Restaŭraj laboroj okazis en 1985, ekde tian oni vidas kelkajn gotikajn fenestrojn. En 2002 la turo denove estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. En la muro estas videblaj ankaŭ malnovaj tomboŝtonoj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas kun enireja pordo. La turo havas malnovan horloĝon, kiu estas industria historia monumento. En flanko de la navo kuboforma antaŭĉambro kun enirejo aliĝas. La navo havas ankaŭ apogpilierojn. La absido estas oklatera kaj havas apogpilierojn. Interne galerioj etendiĝas en 3 flankoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]