Kalvinana preĝejo (Edelény-Borsod)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Edelény
Kalvinana preĝejo en Edelény-Borsod
Kalvinana preĝejo en Edelény-Borsod
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Edelény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17891797
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Edelény (Hungario), en urboparto Borsod (ĝis 1950 memstara vilaĝo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Borsod estis loĝata jam dum la hungara ŝtatfondiĝo, tamen ties frua eklezia historio ne estas konata. Depost dominado de turkoj estis konstruita la nun videbla kirko inter 1789-1797. La lignaj instalaĵoj estis skulptitaj el lignoj en 1792. La turo estis konstruita inter 1809-1811.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur deklivo de monteto, kie estis mezepoka tombejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo troviĝas tra la turo. Interne la kasona plafono konsistas el cent pentritaj tabuloj. Estas 2 galerioj, en la unua sonas la orgeno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.