Kalvinana preĝejo (Gyönk)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Gyönk
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyönk
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Tolna
Dato de konsekro 1777
Arkitektura priskribo
Konstruado 17751777
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Gyönk (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1681 leĝo permesis aranĝi protestantajn diservojn en Gyönk. La kalvinanoj havis 2 apartajn paroĥojn (por la germanoj respektive hungaroj). Ilia komuna kirko estis konstruita inter 1775-1777 sen turo. Iom poste oni konstruis lignan sonorilostablon. La mebloj estis faritaj en 1786. La nun videbla turo estis konstruita en la jaroj 1835 kaj 1836 kaj ricevis horloĝon en 1855. La dua orgeno estis kreita en 1910.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, sed estas ankaŭ alia en dekstra flanko de la navo. Interne 2 galerioj troviĝas, la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.