Kalvinana preĝejo (Kenderes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Kenderes
Kalvinana preĝejo en Kenderes
Kalvinana preĝejo en Kenderes
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kenderes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Kenderes (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologiaj esploroj romanika kaj gotika katolika kirko estis konstruita en tiu loko en la 12-a jarcento. Laŭ alia fonto la konstruo okazis en la 1350-aj jaroj. La titolo estis Sankta Mikaelo. Ekde la 16-a jarcento la kalvinanoj uzis la kirkon (baldaŭ la katolikoj konstruis alian kirkon en alia loko). Post la turka erao en 1729 jam pastoro gvidis la renovigajn laborojn. En 1766, 1806, 1861 kaj 1930 diversaj renovigaj, rekonstruaj laboroj okazis. La turo estis plialtigita en 1882. La orgeno estis farita en 1898, trakonstruita en 1924. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo difektiĝis, en 1964 kaj 1982 oni faris rekonstruajn laborojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas alta piramido. La navo havas pilierojn ĉe la anguloj. La absido estas plurlatera. Interne 2 galerioj estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.