Kalvinana preĝejo (Porcsalma)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Porcsalma
Kalvinana preĝejo de Porcsalma
Kalvinana preĝejo de Porcsalma
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Porcsalma
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrugotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en grandvilaĝo Porcsalma (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La tiam katolika malfrugotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. Supozeble en la sekva jarcento la kalvinanoj aĉetis ĝin kun la tombejo, poste ili estas la uzantoj. En 1717 turkoj alvenis por rabi en la vilaĝo, sed pli frue la vilaĝanoj metis pajlojn. El ili oni faris grandan fajron. La turkoj kredis, ke la vilaĝo mem incendias, tial ili hejmenvenis, la vilaĝo restis netuŝita. Turo estis konstruita inter 1795-1798, la kirko mem samtempe barokiĝis. La sonoriloturo jam estis superflua, ĝi estis malkonstruita. En 1836 sismo okazis, inter 1839-1844 la preĝejo estis pligrandigita kun nevoparto kaj la ceteraj partoj klasikismiĝis. La orgeno estis farita en 1903. Denovaj renovigaj laboroj okazis en 1933. La turo ricevis horloĝon en 1997, post 3 jaroj la plena preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en la vilaĝo laŭvoje. La fasado estas simetria, meze la okangula turo reliefas, kiun 2 ŝtupaj pilieroj apogas. Enirejoj funkcias tra la turo kaj ĉe la navo. Interne la galerio, predikejo kaj la mebloj estis faritaj en la malfrua 18-a jarcento. La muroj estas blankaj, la plafono estas blua.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.