Kameno
Kameno estas parto de ĉambro en malnovaj domoj, kiu estas tiel masonita, ke oni povas tie bruligi fajron sen danĝero de incendio aŭ asfiksio. Ĝi povas enteni interne fornon, stovon kaj estas produktita el briko, kahelo, ŝamoto, marmoro. Ekstere de la kameno estas ofte elformita breto (kamenbreto), supre oni formas konusforman kamenkapuĉon, kiu kondukas la fumojn en la kamentubojn.
La kastelaj kamenoj estas ofte ornamitaj de skulptaĵoj.
Kameneto estas malgranda kameno, ofte ĉirkaŭita per feraj kradaĵoj.
.
Kameno estas ankaŭ urbo en Bulgario.
Proverbo
Ekzistas proverboj pri kameno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno - neniam vivas sen reciproka malbeno. ” „ Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno. ” „ Notu en la kamentubo. ”