Kamil Stoch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kamil Wiktor Stoch (naskiĝis la 25-an de majo 1987 en Zakopane) – pola skisaltisto, olimpika majstro de Soĉio, individua mondĉampiono kaj teama bronza medalisto el Val di Fiemme (en Trentino-Alto Adige) en 2013, dekunufoja venkinto en Monda Pokalo, venkinto de Somera Kontinenta Pokalo en 2010, dufoja gajninto de la dua loko en ĝenerala klasifiko de Somera Grand Prix, sesfoja individua majstro de Pollando, tria konkursisto de Mond-Pokalo 2012/2013, dufoja teama monda vicmajstro de junularo. Reprezentanto de Pollando, trifoja olimpikisto.

En la Monda Pokalo debutis januare 2004 en Zakopane, kie gajnis la 49-an lokon. La unuajn poentojn akiris februare 2005 en Pragelato pro la 7-a loko. En la Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009 sur ordinara skisaltejo estis la kvara. La unuan fojon ekstaris sur podio de Mond-Pokalo januare 2011, venkante en la familia Zakopane. Februare 2013 iĝis mondĉampiono pri skisaltado sur granda skisaltejo en Val di Fiemme. En la Vintra Olimpiko 2014 li gajnis du orajn medalojn.

Li akiris 23 medalojn dum vintraj kaj someraj ĉampionaj konkuroj en Pollando, okfoje venkante.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝo de Kamil Stoch