Kampanjo por la anglalingva neologismo "santorum"

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kampanjo por la anglalingva neologismo "santorum" komenciĝis per konkurso, kondukita en majo 2003 de Dan Savage, konsila kolumnisto pri seksumado kaj GLAT-rajta aktivulo. Savage petis al siaj legantoj krei difinon por la vorto santorum[1][2] [senTORum] responde al la vidpunktoj pri samseksemo de la tiama usona senatano Rick Santorum. En siaj komentoj, Santorum asertis, ke "en ĉiu socio, la difino de edzeco neniam, laŭ mia scio, inkludis samseksemon. Tio ne estas dirita por ĉikani samseksemulojn. Sed ĝi ne estas, vi scias, viro kaj infano, viro kaj hundo, aŭ kio ajn estas la kazo."[3] Savage anoncis la gajnintan difinon, de "santorum" kiel "la ŝaŭma miksaĵo de lubrikaĵo kaj feko, kiu estas fojfoja kromprodukto de anusa seksumado." Li kreis retejojn, spreadingsantorum.com ("disvastigante santorum") kaj santorum.com, por reklami la difinon, kiu iĝis la plej altranga interreta serĉ-rezulto por la nomo, superante la oficialan retejon de la senatano mem en multaj serĉiloj, ekzemple Google, Yahoo!, kaj Bing.[4]

En 2010 Savage diris, ke li retirus la retejon se Santorum donacus US$5 milionoj plus interezo al Freedom to Marry, grupo, kiu advokis la juran rekonon de samseksa edzeco.[5] En septembro 2011 Santorum petis al Google, ke ĝi forigu la difinon el sia serĉila indekso. Google rifuzis, respondante, ke la firmao ne forigas enhavon el serĉilaj rezultoj krom en tre limigitaj cirkonstancoj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wasik, Bill. (2009) [[1] And Then There's This: How Stories Live and Die in Viral Culture]. ISBN 978-0-670-02084-3.
  2. Savage, Dan, "Savage Love: Bill, Ashton, Rick", 15-a de majo 2003.
  3. Corvino, John. (2013-01-04) What's Wrong with Homosexuality?, p. 120–. ISBN 9780199323913.
  4. Amira, Dan, "Rick Santorum Has Come to Terms With His Google Problem", New York Magazine, 16-a de februaro 2011. Kontrolita 27-a de majo 2011.
  5. Mencimer, Stephanie (Septembro–Oktobro 2010). “Rick Santorum's Anal Sex Problem”, Mother Jones. 
  6. Burns, Alexander. Rick Santorum contacted Google, says company spreads 'filth'. Politico (20-a de septembro 2011). Alirita 21-a de septembro 2011.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Campaign for the neologism "santorum" en la angla Vikipedio.