Kampo (agrikulturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kampo kiel kulturebla terpeco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon la apartigilon kampon.
Kulturata kampo dum somero en Hamois, Belgio.

Kampoagro en agrikulturo estas kulturata aŭ kulturebla terpeco, kutime, sed ne necese, ebena aŭ preskaŭ ebena.

Uzo en Esperanto

Apud la vorto "kampo", kiu havas plurajn aliajn signifojn, ekzistas la ne-oficiala vorto "agro", kiu havas nur la terkultivadan signifon de kampo. Laŭ kelkaj (interalie laŭ PIV) la signifo de "agro" tamen ne tute samas al la terkultivada signifo de "kampo": Laŭ ili agro ĉiam estas kultivata, dum kampo estas nur "kultivata aŭ kultivebla".

Grunda influo

La grundotipo rekte influas kiom kulturebla kaj fekunda estos la kampo kaj gvidas la laboron por kulturebligi la celitan terpecon. Ekzemple:

  • humoriĉa grundo (humo): tre fekunda
  • ĉernozjomo: tre fekunda
  • sablo: nur malmultaj plantoj povas bone kreski sur ĝi
  • argilo: iom facile kultivebla
  • bruna arbara grundo
  • ktp

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri kampo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Li serĉas la venton sur la kampo. 
  • Citaĵo
     Arbaro aŭdas, kampo vidas. 
  • Citaĵo
     Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas. 

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Lernu