Kapitolo de Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Capitolio de La Habana
Salono de la Perditaj Paŝoj

La Havana Kapitolo en la hispana lingvo Capitolio Nacional de La Habana estas elstara konstruaĵo konstruata en 1929 de la arkitekto Eugenio Raynieri Piedra destinita al la gastigado de la sidejo de la du Ĉambroj de la Kongreso aŭ leĝdona organismo de la Kuba Respubliko. Situanta en la centro de la ĉefurbo de la lando, Havano, inter la stratoj Prado, Dragones, Industria kaj San José, markas la kilometran komencon de la stratoj de la lando kaj post la triunfo de la revolucio, kiam estis disigita la Kongreso, fariĝis la sidejo de la Ministerio kiu okupiĝas pri Kongresejoj kaj Ekspoziciejoj. Malferma al la publiko, ĝi estas unu el la turismaj lokoj plej vizitataj de la urbo. Ĝi estas la dua plej alta pinto en Havano post la monumento al José Martí kiu troviĝas en la Placo de la Revolucio.

Legendo

Oni diras ke en la Salono de la Perditaj Paŝoj estas fantomo. La spirito de Clemente Vázquez Bello kiu forpasis pro atenco kontraŭ lia regado de la kontraŭ-machada opozicio en septembro 1932, laŭ la legendo tiu fantomo promenas ĉiunokte.

Eksteraj ligiloj

Bildoj