Kapoarbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kverka kapoarbo

Kapoarbo estas artefarita stato de arbo, rezulto de homa agado. La trunko estas tranĉata je alto de homo por produkti vergojn. La celo estas ekhavi nutraĵon por bestoj, lignon por hejtado aŭ vergetojn por korbaĵo. La procedo estas antikva.

Kapoarbo (sensuprigita saliko)

Pluraj arboj, ekzemple saliko (Salix alba, Salix fragilis), ordinara frakseno (Fraxinus excelsior), tigfrukta kverko (Quercus robur), eŭropa karpeno (Carpinus betulus) povas esti kultivataj kiel kapoarboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]