Ordinara frakseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara frakseno
Ask lindman.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Oleacoj Oleaceae
Genro: Frakseno Fraxinus
Fraxinus excelsior
L.
Arealo
Arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ordinara frakseno (Fraxinus excelsior), estas specio de frakseno, hejma en plimulto de Eŭropo escepte de norda Skandinavujo kaj suda Iberujo, kaj ankaŭ sudokcidenta Azio ekde norda Turkujo oriente ĝis Kaŭkazo kaj Elborz-Montaro. La pli norda kreskadloko troviĝas en la regiono de Trondheimsfjord en Norvegujo [1][2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Masklaj floroj

Ĝi estas granda decidua arbo kiu altas ĝis 20–35 m (esceptokaze ĝis 46 m) kun trunkodiametro ĝis 2 m (esceptokaze ĝis 3,5 m), kun granda kupoloforma arbokrono. La arboŝelo estas glata kaj pale griza ĉe junaj arboj, estiĝanta dika kaj vertikale sulkigita ĉe pli maljunaj arboj. La ŝosoj estas solidaj, verde-grizaj, kun nigraj burĝonoj. La folioj longas 20–35 cm, estas nepare pinataj, kun 7-13 folietoj; tiuj ĉi longas 3–12 cm kaj larĝas 0,8–3 cm, ili sidas sur la foliotigo kaj havas segitan randon. La folioj ofte estas inter la lastaj por malfermiĝi printempe kaj la unuaj kiuj defalas aŭtune se fruan froston okazas; ili ne havas akcentitan aŭtunan koloron, kaj ofte defalas kun nebrile verda koloro. La floroj malfermas antaŭ la folioj, la femalaj floroj estas iome pli longaj ol la masklaj; ili estas malhele purpuraj, kaj senpetalaj, kaj estas vente polenigataj. Kal la masklaj kaj la femalaj floroj povas sidi sur la sama arbo, sed estas pli komuna de trovi ĉiuj arboj masklaj aŭ ĉiuj arboj femalaj; arbo kiu estas maskla dum certa jaro povas produkti femalajn floroj la sekvantan jaron, kaj simile female arbo povas estiĝi maskla. La fruktoj estas samaroj kiu longas 2,5-4,5 cm kaj larĝas 5–8 mm; ili ofte faske malsuprenpendas tra la vintro, kelkfoje oni nomas ilin "fraksenaj ŝlosiloj" [1][3][4]. La arboj malofte superas aĝon de 250 jaroj. Tamen estas multaj ekzempleroj kiuj proksimume aĝas inter 200 kaj 250 jaroj kaj estas kelkaj kiuj estas pli ol 250-jaraj. La plej granda troviĝas en Clapton Court (Anglujo) kaj cirkonference mezuras 9 m. Estas pluraj ekzempleroj kun pli ol 4,5 metroj, en la nura Derbyshire.

Ĝi facile estas diferencigebla de aliaj fraksenaj specioj pro siaj nigraj burĝonoj; plimulto de la aliaj fraksenoj havas brunajn aŭ grizajn burĝonojn.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Frakseno prosperas sur vasta gamo de grundotipoj, sed ĝi estas speciale asociata kun bazaj grundoj sur kalkoŝtonaj substratoj. La plej norda fraksenaro en Britujo troviĝas sur kalkoŝtono en Rassal, Wester Ross (Skotujo), je latitudo de 57° N.

Multaj Lepidoptera uzas ordinaran fraksenon kiel nutraĵofonto.

Fraksena ekmorto[redakti | redakti fonton]

Fraksena ekmorto kaŭzita de la fungo Chalara fraxinea[5] estas infektinta ekde la mezo de la 1990-aj jaroj multajn fraksenojn precipe en orienta kaj norda Eŭropo, tamen la malsano estas rimarkita tra multo de la ordinar-fraksena arealo [6][7].

Uzado[redakti | redakti fonton]

Repliko de parto de ĉasio de Volvo ÖV 4 – veturilo, primare farita ekde fraksena ligno

Ĝiaj rapida kreskado kaj lignoelasteco faris ĝin gravan resurson por et-proprietuloj kaj agrokulturistoj. Verŝajne estis la plej multflanka ligno en la kamparo kun vast-gamaj uzadoj. Ĝis la Dua mondmilito la arboj ofte estis manipulitaj laŭ kaphaka kopsarbar-sistemo [8] kun dekjara ciklo. Tiel ili konstituis renovigeblan resurson por brulligno kaj palisoj por konstruado kaj lignoprilaborado [9].

La lignokoloro varias ekde kremkolor-blanka ĝis hele bruna, kaj la durameno [10] povas esti pli malhele olivkolor-bruna. Frakseno-ligno estas malmola, rezista kaj eluzadebla, kun kruda malferma teksturo; la denseco estas 710 kg po kubmetro [11]. Ĝi malhavas la naturan reziston de kverko kontraŭ malkomponiĝado, kaj ne taŭgas por palisoj metitaj en la grundo. Kaŭze de ĝia elasteco, ŝoko-rezisto kaj malplia fendebleco, fraksenoligno estas tradicia materialo por pafarkoj, laborilo-teniloj, speciale por marteloj kaj hakiloj, rakedoj kaj snukero-stangetoj. Frakseno taŭgas kiel brulligno ĉar ĝi bone brulas eĉ se ĝi estas freŝdate hakita [12]. Frakseno estis kops-hakita, ofte en heĝolinioj, kaj pruvoj en formo de iuj dikaj trunkobazoj kun multaj trunkoj estiĝantaj je kapo-alteco ankoraŭ estas videblaj en partoj de Britujo. En Northumberland, krabo- kaj omaro-kaptiloj ankoraŭ estas faritaj el fraksenaj bastonetoj. Kaŭze de sia elasteco, ordinara frakseno komune estis uzata por promenbastonoj. Tigoj estis hakitaj el kopsarbo kaj la finoj varmigitaj en akvovaporo. Tiam la ligno estis faldebla en kurbigita vajco por formi la tenilon de promenbastono. La malhela koloro kaj alloga teksturo de fraksenligno igas ĝin populare por nuntempa meblaro kiel seĝoj, tabloj, pordoj kaj aliaj arkitekturaj konstruaĵoj kaj lignaj plankoj kiaj pargetoj, kvankam oni ofte kolorigis aŭ farbigis ĝin.

La frakseno estas la sola ligno uzata por la fabrikado de iomano-batiloj en Irlando. La batiloj estas farataj el la bazo de la trunko ( sub alteco de 1,5 m ) kaj el arboj ideale kun diametro je brustoalto de ĉirkaŭ 25-30 centimetroj. Nur rapid-kreskintaj, rektaj kaj senbranĉaj fraksenoj estas uzeblaj por tiu celo. Kaŭze de la manko de disponebla frakseno en Irlando, pli ol 75% de la ligno bezonata por produkti jare la necesajn 350 000 batilojn, estas importendaj, plejofte el orient-eŭropeaj landoj [13]. La graveco de fraksenligno por la iomano-ludo estas reflektita en la fakton ke la ludo estas nomata en tuta Irlando "The Clash Of The Ash" ( La fraksena kolizio ).

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Estas en la teŭtona manuskripto de Edda, skribita en la 13-a jarcento, ke oni povas legi pri la mitologia frakseno nomata Yggdrasil. Ĝiaj radikoj estis ankritaj en la abismo de la subtera mondo, kaj akvigitaj per la riveroj de saĝo kaj fido. Ĝia trunko estis subtenata de la tero, dum ĝia krono tuŝis la ĉielosferon.

Kulturvarioj[redakti | redakti fonton]

Fraksenaj arbidoj kiuj estiĝis dum abund-fruktohava jaro.

Estas multaj kultivaroj de tiu palearktisa specio, inkluzive de :

  • Fraxinus excelsior 'Aurea', vidu 'Jaspidea'
  • Fraxinus excelsior 'Aurea Pendula' (Pendbranĉa Ora Frakseno)
  • Fraxinus excelsior 'Autumn Blaze'
  • Fraxinus excelsior 'Autumn Purple'
  • Fraxinus excelsior 'Crispa'
  • Fraxinus excelsior 'Diversifolia' (Diversfolia Frakseno)
  • Fraxinus excelsior 'Erosa'
  • Fraxinus excelsior 'Jaspidea' (Ora Frakseno)
  • Fraxinus excelsior 'Monophylla'
  • Fraxinus excelsior 'Nana'
  • Fraxinus excelsior 'Pendula' (Pendbranĉa Frakseno), unu el la plej bone konataj kultivaroj, vaste plantitaj dum la Viktoriana Epoko, ĝi forte vegetas formante allogan etan ĝis mezgrandan arbon kun abundo de malsuprenpendantaj branĉoj.
  • Fraxinus excelsior 'Skyline'.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9.
  2. Den virtuella floran: Fraxinus excelsior distribution
  3. Mitchell, A. F. (1974). A Field Guide to the Trees of Britain and Northern Europe. Collins ISBN 0-00-212035-6
  4. Mitchell, A. F. (1982). The Trees of Britain and Northern Europe. Collins ISBN 0-00-219037-0
  5. Kowalski T (2006) Chalara fraxinea sp. nov. associated with dieback of ash (Fraxinus excelsior) in Poland. Forest Pathology 36(4), 264-270
  6. angle E. Halmschlager & T. Kirisits (2008). First report of the ash dieback pathogen Chalara fraxinea on Fraxinus excelsior in Austria. Alirita 10 February 2010.
  7. N. Ogris, T. Hauptman & D. Jurc (2009). Chalara fraxinea causing common ash dieback newly reported in Slovenia. Alirita 10 February 2010.
  8. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp., p. 14 esperante
  9. Mabey, R. (1996). Flora Britannica. Sinclair-Stevenson Ltd ISBN 1856193772.
  10. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 p. 907
  11. Ash. Niche Timbers. Accessed 19-08-2009.
  12. Ecoj de ligno kiel brulligno. angle
  13. Teagasc Report - Ash For Hurleys.