Kapopilko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la argentinano Enzo Fernández (helblue) kaj meksikano Héctor Moreno (verde) en kapopilka duelo de la Futbala Mondpokalo 2022

Kapopilko, alternative ankaŭ nomebla "kapumo", estas tekniko kiu estas uzita en futbalo por kontroli kaj plumovi la pilkon uzante la kapon por pasi, pafi aŭ malbari. Ĉi tio povas esti farita de staranta, kuranta aŭ saltanta pozicio. Dum en futbalo por ĉiuj futbalistoj krom la golisto intence tuŝi la pilkon per mano aŭ brako estas punita kiel kontraŭleĝa, ludi la pilkon per la kapo (kaj ankaŭ per la brusto) estas permesita - krom kompreneble la kutima tuŝado de pilko per la piedoj kaj gamboj (do ankaŭ per la tibio kaj genuo), pro kio ja la ludo nomatas variaĵo de piedpilkado. Kapopilko estas ofta tekniko kaj estas uzata de ludantoj en preskaŭ ĉiu matĉo. Kvankam utila tekniko en futbalo, kapopilko portas gravajn sanriskojn, precipe al la cerbo, ne nur pro la kolizio inter kapo kaj pilko, sed ankaŭ kiam du kapoj forte kolizias, kiuj ambaŭ celis trafi la pilkon en sama momento. Tial futbalaj funkciuloj daŭre diskutas kiamaniere malpliigi ĉi tiujn riskojn.

Kelkaj atakaj futbalistoj aŭ avanculoj estas aŭ estis konataj kaj timataj kiel kapopilkaj specialistoj, plejparte ludantoj de escepta alteco aŭ saltkapablo. Aparte, la hungara futbalisto Sándor Kocsis, siatempe nomita "orkapulo", povis establi reputacion esti la tutmonde plej bona kapopilkisto en sia kariero inter 1945 kaj 1965, kaj aliaj kapopilkistoj postsekvis lin.

En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, la tendenco pri forta graveco de kappilko estis klara: 22 el 76 goloj estis sukcesitaj per la kapo.[1]

En la aliaj grandaj pilkaj sportoj, kiel ekzemple basketbalo/korbopilo, manpilkado kaj volejbalo/flugpilkado, estas ankaŭ laŭleĝe ludi la pilkon per la kapo. Tamen tio estas tre malofta ĉar la kapludo estas multe malpli preciza ol la ludo per mano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komparu la libron de Timo Jankowski: Matchplan Fußball. Mit der richtigen Taktik zum Erfolg. (germane, "Futbala matĉoplano. Kun la ĝusta taktiko al sukceso") eldonejo Meyer&Meyer, Aachen 2015, 3-a, ampleksigita eldono, p. 30.