Kapsiketa viandaĵo
El Vikipedio
Kapsiketa viandaĵo (angle kaj hispane chili con carne) estas akra sud-usona plado el viando, kapsiketoj kaj aliaj ingrediencoj. Plej ofte ĝi entenas ankaŭ fazeolojn kaj tomatojn.
Multaj homoj malĝuste opinias ke kapsiketa viandaĵo estas meksika plado, sed en Meksiko ĝi fakte nur estas kuirata proksime al la usona landlimo kaj en turismaj ejoj.