Teksas-meksika kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La teksas-meksika kuirarto, angle kutime mallonge nomata Tex-Mex, estas kuirstilo ekestinta en suda Usono, kies nomo jam indikas la du regionojn kies kuirartoj influis ĝin: la usona ŝtato Teksaso (angle Texas) kaj la norda parto de Meksiko (hispane México). La kuirstilo do kombinas elementojn de la kuirarto de Meksiko kaj la sudaj ŝtatoj de Usono, sed tamen ankaŭ aldonis proprajn aspektojn kaj karakterizaĵojn. Tre tipa por la kuirstilo estas la abunda uzo de akraj spicoj, de bova viando kaj de fazeoloj.

usona tako kun firma tortiljo

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej konata produktaĵo de la meksika kuirarto estas la tortiljo - plata, maldika, ronda nefermentinta pano, farita el maiza aŭ tritika faruno. Multaj pladoj estas preparataj per ĝi - inter ili enchiladas, burritos, fajitas kaj flautas.

Maizaj tortiljoj ofte fritiĝas kaj la rezultaj "takoj" diversmaniere farĉitaj per aŭ volvitaj ĉirkaŭ aliaj manĝaĵoj. Aparte tiuj maizaj takoj tre popularigis la meksikan kuirarton en tuta Ameriko, kaj poste ankaŭ Eŭropo kaj Azio. Por multaj loĝantoj de Norda Ameriko dekomence la distingo inter meksika kaj teksasa kuirartoj ne estis tre preciza - ĝis 1836 Teksaso ĉiukaze estis parto de Meksiko, kaj ankaŭ poste la meksika kultura influo en la ŝtato restis forta, tiel ke la ekesto de teksas-meksika kuirarto, iusence kombinaĵo de la manĝokulturo de la lokaj parolantoj de la angla kaj hispana lingvoj, ne estis surpriza.

Plej konata plado de la teksas-meksika kuirarto estas kapsiketa viandaĵo (angle kaj hispane nomata chili con carne) - akra plado el (kutime bova) viando, kapsiketoj kaj aliaj ingrediencoj, plej ofte fazeoloj kaj tomatoj, foje ankaŭ aliaj legomoj. Pro regionaj kaj personaj preferoj la recepto povas tre varii.

Historio de la nomo „Tex-Mex“[redakti | redakti fonton]

La termino „Tex-Mex“ komence estis usona mok- aŭ karesnomo por la fervoja linio inter Teksaso kaj Meksiko, ekestinta el la akronimo de la fervoja linio. En la 1920-aj jaroj usonaj gazetoj komencis moknomi teksananojn de meksika deveno per la vorto. Kiel nomo por la teksas-meksika kuirarto la akronimo uziĝiŝ unuafoje en 1973 en la gazeto Mexiko City News.

La teksasa kuirarto samkiel la meksika ekde la 16-a jarcento estis influata de la hispana kuirarto. En 1598 en Teksako ekvivis 600 hispandevenaj setlistoj. Sekve ekestis etna grupo nomata Tejano el hispandevenaj enmigrintoj kaj amerikaj indiĝenoj, kiu evoluis la praformon de la teksas-meksika kuirarto. Pliajn influojn alportis loĝintoj de la Kanariaj Insuloj, kiuj ekde la jaro 1731 venis al Meksiko kaj ankaŭ al ties norda parto Teksaso. Ili precipe enkondukis la spicojn kumino, papriko respektive kajena pipro (hispane kaj angle nomata "chili") kaj koriandro.

La farmistoj ambaŭflanke de la rivero Rio Grande del Norte, kiu en la 1840-aj jaroj iĝis la limo inter Meksiko kaj Usono, preferis manĝi cabrito (kapridan viandon), barbacoa (rostitan bovan kapon), carne seca (viandon sekigitan) kaj ĝenerale bovan viandon.

En tuta Usono kaj poste aliaj landoj de Ameriko, Eŭropo kaj Azio la kuirarto populariĝis unue per teksas-meksikaj restoracioj kaj rapidmanĝejoj, poste ankaŭ per kuirlibroj disvastiĝantaj la plej tipajn teksas-meksikajn receptojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]