Karangedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Karangedoj estas familio de fiŝoj de la ordo de Perkoformaj. Temas pri maraj fiŝoj troviĝantaj en Atlantiko, Hinda kaj Pacifika Oceanoj. Plej specioj estas rapide naĝantaj predantaj fiŝoj kiuj ĉasas en akvoj ĉe rifoj kaj en malferma maro; kelkaj elfosas en la margrundo por serĉi senvertebrulojn.

La plej granda fiŝo de la familio, nome Seriola dumerili, kreskiĝas ĝis 2 m de longo; sed plej fiŝoj de la familio atingas maksimuman longon de 25–100 cm.

La familio enhavas multajn gravajn komercajn kaj ĉaseblajn fiŝojn, ĉefe la Pacifika trakuro, Trachurus symmetricus, kaj la aliaj samgenranoj de la genro Trachurus.

Estas ĉirkaŭ 151 vivantaj specioj ene de 30 genroj.