Karazo (departemento)
Karazo aŭ en hispana Carazo [karAso] estas departemento en Nikaragvo, situanta okcidente de la lando, sude de Managvo kaj marborde al Pacifiko. Ĝi kovras areon de 1,081 km² kaj havas populacion de 177,100 (censo de 2005). La ĉefurbo estas Jinotepe.
Por agrikulturo, ĝi produktas kafon, citronojn kaj sukerkanon; aliaj produktoj estas bananoj, ternuksoj, salikokoj kaj salo, kaj krome ĉefa enspezofonto estas turismo.
Municipoj
Koordinatoj: 11° 51′ N 86° 12′ U / 11.850 °N, 86.200 °U (mapo)