Karioka Esperantista Junulara Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Karioka Esperantista Junulara Organizo
esperanto-organizaĵo • junulara asocio
Komenco marto 2015 vd
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Retejo https://www.aerj.org.br/karejo
vdr

La Karioka Esperantista Junulara Organizo (KarEJO) estas la juna departamento de la Asocio de Esperanto de Rio de Janeiro (AERĴ) kaj de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).

Ĝi estis neoficiale fondita en marto 2015. La iniciantoj de la organo estis Alexander Raymond, Leandro Silvestre kaj Matheus Arantes.

De 2015, ĝiaj membroj partoprenis en diversaj ŝtataj renkontiĝoj, naciaj kaj internaciaj kongresoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas tri celojn:

1. Partoprenigi la junulojn en e-aranĝoj

2. E-paroligi la junulojn.

3. Igi la junulojn havi oportunojn por koni siajn urbojn kaj kulturaĵojn.

Renkontiĝoj kaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • SERPo- Semajnfina Esperantista Renkontiĝo por Praktikado. Dum unu semajnfino aŭ feritago, la junaj esperantistoj partoprenas en diversajn ludojn, klasojn, padumadojn kaj atelierojn por praktiki la lingvon. Kutime partoprenas 30 junuloj, kaj jam sciuloj, kiuj krom paroli esperanton dum la mateno, atelierumas dum la tago kaj ĝuas/festas dum la vespero. Ĉio en Esperanto aŭ pri esperanto.
  • Kultura Provoko, ĉiam kiam eblas, la organizo invitas junulojn por partopreni en kulturaj eventoj en la urbo. Ĉefe oni iras al teatroj kaj muzeoj, sed ankaŭ jam okazis en kinejoj kaj foiroj. La celo estas partoprenigi junulojn kien ili kutime ne iras pro manko de mono aŭ alireblo. Kiam la evento estas pagenda, la organizo provas malaltigi la prezojn organizante kun la organizteamo de la loko kie la evento okazos.
  • Aventura Provoko. Ankaŭ okazas renkontiĝoj por iri al akvofaloj kaj montoj.
  • Simplaj Renkontiĝoj. Kelkfoje oni okazigas renkontiĝojn por babili, manĝi aŭ piknikumi.
  • Renkontiĝoj de BEJO. La lasta Vina (Vintra Aranĝo) estis organizita de KarEJO en 2018 en Paraty.