Karoline Paulus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karoline Paulus
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1767 (1767-09-14)
Morto 11-an de marto 1844 (1844-03-11) (76-jaraĝa)
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Heinrich Eberhard Gottlob Paulus vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karoline PAULUS (naskiĝinta la 14-an de septembro 1767 en Schorndorf, mortinta la 11-an de marto 1844 en Heidelberg) estis germana verkistino, tradukistino kaj edzino de la teologo kaj orientalisto Heinrich Eberhard Gottlob Paulus.

Paulus eble nombriĝis inter la plej inteligentaj damoj siatempe pro la sukcesoj literaturaj multflanke (beletre, historie, etnografie). En 1789 ŝi edziniĝis al sia kuzo. Ŝi vigle partoprenis ties interesojn/studojn koncerne fremdajn kulturojn, ekz. okaze de la eldono de »Sammlung der merkwürdigsten Reisen in den Orient«. Karoline mem faris por tio tradukojn de la novaĵoj de Claude Sicard pri Egiptio kaj de la observoj de Pierre Belon pri la Oriento.

De ŝiaj aliaj skribitaĵoj, kiujn ŝi parte eldonis sub la pseŭdonimo Eleutheria Holberg, menciindas: la romano »Wilhelm Dümont« (Lübeck 1805), »Adolph und Virginie oder Liebe und Kunst« (Nürnberg 1811), »Natalie Percy« (novelo), »Erzählungen« (Heidelberg 1823; rakontoj). Paulus krome tradukis kelkajn aferojn por Friedrich Schiller en ties kolekto » Allgemeine Sammlung historischer Memoiren« (I. Abtl. 1–4. B., H. Abtl. 1–29. B.). Ankaŭ el la rememoroj de Louis de Rouvroy de Saint-Simon kaj de Pierre de Bourdeille (senjoro de Brantôme).

Ŝia filino Sophie (1791-1847), kiu mallonge estis la edzino de August Wilhelm von Schlegel[1], same verkistinis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Damen-Conversations-Lexikon, volumo 8. Lepsiko 1837, p. 133-134 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roger Paulin: The life of August Wilhelm Schlegel. Cosmopolitan of art and poetry. Open Book Publishers, Cambridge 2016, p. 438–440. --- Paulus ne volis sekvi la edzon Bonnon kie li estis profesoronta.