Karolo la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolo la 1-a hungara reĝo
Edziĝo de Karolo
Batalo kontraŭ Mateo Csák
Karolo sur bankbileto en 2010

Karolo la 1-a estis elstara hungara reĝo el dinastio de Anĵuo. La hungaroj nomumas lin Károly RóbertRóbert Károly, kiu estas laŭ la historiistoj eraraj formoj.

Li naskiĝis en Napolo, en 1288 laŭ nomo Caroberto, kiu nomo ne estas identa kun la erara hungara formo. Li longe devis batali por akiri la tronon. Li kroniĝis unue en 1301, kiu laŭ la hungaraj nobeloj ne estis oficiala. En 1308 la nobela landkunveno elektis lin reĝo, sed la nova kronado okazis en 1310. Poste li daŭre devis batali kontraŭ diversaj regionestroj, kiuj ne unuiĝis, sekve Karolo devis ilin venki. Li havis laŭvice 4 edzinojn: Maria, Maria, Beatrica kaj pola reĝidino Elizabeto. Infanoj de Karolo estis Karolo, Ladislao, Ludoviko kaj Andreo. En 1330 sensukcesa atenco okazis kontraŭ Karolo, la posta venĝo estis terura eĉ mezepoka nivelo. En 1335 li aranĝis kunvenon kun la pola kaj ĉeĥa reĝoj en Visegrád. La lastaj du reĝoj paciĝis kaj ili akceptis novan komercan vojon por eviti Vienon.

Karolo mortis en 1342 en Visegrád kaj postlasis al sia filo Ludoviko tre firman landon. Karolo havas skulptaĵon en Placo de Herooj kaj bulvardon en Budapeŝto.

Antaŭe:Reĝo de HungarioPoste:
Otto13081342Ludoviko la 1-a
Antaŭe:Reĝo de Kroatio kaj DalmatioPoste:
Andreo la 3-a13011342Ludoviko la 1-a

Ŝablono:LigoElstara