Kaskada Montaro
La Kaskada Montaro estas ĉ. 1 100 km longa ĉeno de montoj, precipe vulkanoj, etendiĝanta de la suda bordo de la rivero Frejzero en Brita Kolumbio, Kanado, suden ĝis Monto Lassen en Kalifornio, Usono. Ĝia plej alta membro estas la 4 392-metra dormanta vulkano Monto Rajnera, proksime de Takomo en Vaŝingtonio, Usono. La t.n. Kaskada Vulkana Zono estas iom pli longa ol la Montaro mem, ampleksante ankaŭ kelkajn vulkanojn norde de rivero Fraser. Kredeble la plej konata Kaskada Monto estas Monto Sanhelena, kiu eksplodege erupciis la 18-an de majo 1980.
Listo de pintoj, kalderoj ktp
Inter la gravaj montoj en la grupo nombriĝas: En Brita Kolumbio
En Vaŝingtonio
- Mount Baker
- Glacier Peak
- Mount Rainier
- Mount St. Helens
- Mount Adams
En Oregono
- Mount Hood
- Mount Jefferson
- Three Fingered Jack
- Mount Washington
- Three Sisters
- Broken Top
- Newberry Volcano kaj Newberry Caldera
- Mount Bachelor
- Mount Bailey
- Mount Thielsen
- Mount Mazama
- Mount Scott (2,721 m)
- Mount McLoughlin
En Kalifornio
- Medicine Lake Volcano
- Mount Shasta
- Lassen Peak
Vidu la paĝon
- pri la tektona plato Juan de Fuca, kies kolizio kun la nordamerika plato kreis la Kaskadan Montaron.