Kaskinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Kaskinen en Finnlando
Blazono de Kaskinen

Kaskinen, en la sveda Kaskö, estas urbo en gubernio Okcidenta Finnlando, en provinco Ostrobotnio. Kun nur 1500 loĝantoj Kaskinen estas la plej malgranda urbo en Finnlando. Kaskinen estas dulingva urbo, el la loĝantoj 67% parolas la finnan kaj 30% la svedan.


Geografio

Urbodomo

Kaskinen situas ĉe Botnia golfo sur insulo, kiu havas du pontojn al la kontinento. La areo de insulo estas ĉ. 10 km². La urbo estas natura porto kaj ĝi estas ligita per fervojo al Seinäjoki. En la 1980-aj jaroj la urbo havis konekton per ŝipo al Svedio al urbo Gävle.

Historio

La sveda reĝo Gustavo la 3-a fondis la urbon en jaro 1785, sed ĝi estis loke grava haveno jam antaŭ tio. Ĝis la 19-a jarcento fiŝkaptado kaj komerco estis la plej gravaj okupoj de la urbanoj, sed dum la 20-a jarcento al la urbo estis konstruita fervojo kaj pli granda porto, segejoj, alia industrio kaj fiŝfabriko.

En la 1970-aj jaroj kompanio Metsä-Botnia fondis celulozan fabrikon en la urbo kaj la urbo kreskis per novaj finnlingvaj loĝantoj kaj la iam plene svedlingva urbo ekhavis finnlingvan plimulton.

Evoluo de la loĝantaro

Jaro Entute finnalingvaj svedlingvaj alilingvaj
1880 778 0 % 100,0 % 0 %
1900 916 3,5 % 96,5 % 0 %
1920 1.383 33,6 % 66,4 % 0 %
1930 1.421 25,1 % 74,7 % 0,2 %
1950 1.663 40,5 % 59,5 % 0 %
1960 1.484 48,5 % 51,5 % 0 %
1970 1.302 55,8 % 44,2 % 0 %
1980 1.914 72,0 % 27,7 % 0,3 %
1990 1.780 71,8 % 27,7 % 0,5 %
2000 1.564 68,1 % 30,3 % 1,6 %
2005 1.482 67,4 % 30,4 % 2,2 %

Eksteraj ligiloj