Kassala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kassala estas metropolo, ĉefurbo de federacia ŝtato (same nomata) kaj universitata urbo en Sudano.

Mapo pri Sudano, kie Kassala estas trovebla en la orienta parto

Bazaj informoj

Geografio

Panoramo en urbocentro de Kassala

Kassala situas sur montetaro en la orienta parto de la lando. Ĥartumo troviĝas 414, Omdurban 426, Al Ubajjid 713 km.

Historio

Kassala estis originale kreita, kiel armea tendaro por Egipto en 1840. En 1894 post batalo la italoj okupisis la urbon, sed en 1897 ili redonis ĝin al Egipto. Post jaroj la urbo apartenis al Brita-Egipta Sudano ĝis 1956. En 1940 la italoj denove okupis la urbon, sed en la sekva jaro ili redonis ĝin. En la 1960-aj jaroj Kassala estis celloko de rifuĝintoj el Eritreo kaj Etiopio. En la 1980-aj jaroj pro enlanda konflikto denove alvenis rifuĝintoj.

Trafiko

Tombo de Khatmiyya Hasan en Kassala

Kassala havas flughavenon. Aŭtovojoj kuras al Ĥartumo kaj Sudanhavenurbo. Estas ankaŭ malpli gravaj vojoj al Eritreo. Nun neuzitaj reloj kuras al Sudanhavenurbo kaj Al Ubajjid.

Klimato

En Kassala la averaĝa temperaturo varias inter 25 kaj 30 °C. La varmo en aprilo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 275 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter decembro-marto neniam pluvas.

Famuloj

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Domoj por fervojaj laboristoj en Kassala, kie nuntempe precipe studentoj loĝas

Fontoj