Kastela Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Kastelio

Kastela RespublikoKastelio estis mikronacio fondita la 21-an de oktobro 2010 de junaj esperantistoj kiuj decidis krei ĝin en proksimume 13 hektaroj en provinco Segovio, Kastilio-Leono, (Hispanio), kiuj apartenis al la gepatroj de la tiama Ministro de Regado, Diego Grande.

Kastela Respubliko naskiĝis kiel amuza projekto inter esperanto-lernantoj en Madrido meze de oktobro 2010 kaj en la lasta semajno estis dedicita fari la unuajn paŝojn por vidigi ĝin kaj prezenti la projekton al la ceteraj esperantistoj. Por tia celo estis kreita la nomo, la flago kaj la retpaĝo. Poste estis ankaŭ establigita provizora registraro[1].

Tamen, post kelkaj semajnoj, la projekto ĉesis funkcii.

Historio[redakti | redakti fonton]

On ekzistas antazia historio pri la estiĝo de la respubliko, laŭ kiu la legendo diras ke la respubliko ekzistis danke al vizio de la mezepoka abatino Hildegard de Bingen kiu pro persekuto de la papo, devis fondi sekretan grupon, t.n. Antikva Ordeno de la Tristelaj Kavaliroj, kiuj zorgis pri manuskriptoj. Ili vivis en monaĥejoj kaj praktikis la principojn de demokratio ĝis la alveno de Zamenhof, konsiderata la Elektito[2].

Geografio, Flaŭro kaj Faŭno[redakti | redakti fonton]

Kastelio troviĝas je kelkaj kilometroj de la urbeto Villacastín, konata en la regiono pro tio ke ĝia preĝejo estas la dua plej granda de Segovio post la katedralo mem, je 34 km de Segovio (urbo), 28 km de Avilo kaj je 83 km de Madrido, ĉefurbo de Hispanio. La teritorio situiĝas ĉe la kastilia altebenaĵo kaj dum vintro tre malvarmas kaj dum somero la temperaturo estas tre alta. En la respubliko troviĝas tri ĉevaloj kaj multaj sovaĝaj kunikloj, kiuj estas konsiderataj kiel nacia simbolo de la nacio. La tereno estas plata kun kelkaj sensignifaj altaĵoj, plenplena de mezgrandaj ŝtonoj kaj arboj kiel cipreso.

Registaro[redakti | redakti fonton]

La Kastela Respubliko naskiĝas kiel organizo bazita sur grupa laborado inter ministroj kaj ne unusola prezidanto. La Nacia Asembleo estas elektata el inter ĉiuj civitanoj kaj ĉiu fako estos respondeco de la koncerna ministerio kiu konsultos kun la ceteraj ministroj, kaj okazos voĉdono kaj oni ne bezonos la (mal)akcepton de prezidanto por aprobi aŭ ne leĝojn. Sub tiuj principoj, estis kreitaj diversaj ministerioj: Ministerio de Regado. La ministro estas la proparolanto de la Nacia Asembleo kaj de la Respubliko ĉe amaskomunikiloj kaj oficialaj kunvenoj.

  • Ministerio de Eksteraj Rilatoj. La ministro okupiĝas pri la diplomatiaj rilatoj inter la Kastela Respubliko kaj suverenaj mikronacioj, ĉu faktaj ĉu juraj.
  • Ministerio de Defendo. Ĝi okupiĝas pri la zorgado kaj defendado de la suverena teritorio de nia lando. Ĉar la plimulto de niaj civitanoj loĝas dise en la diasporo, kaj sen agnoskado de Unuiĝintaj Nacioj kiel kastela popolo, nia kolonia politiko diras ke ĉiu kastelano estas libera je okupado de teritorio, kaj tiu teritorio estos aldonata al la naciaj protektoratoj tuj kiam la Kastela Flago estos hisata en tiu loko.
  • Ministerio de Egaleco. Pro manko de esperantistinoj en Iberio kaj ties plimultiĝo en orienteŭropaj landoj, ĉi tiu ministerio okupiĝos pri esperantigado de iberiaj inoj kaj pri la promociado de kulturaj interŝanĝoj por garantii la egalecon kaj maldiskriminacion en nia respubliko.
  • Ministerio de Kulturo kaj Edukado. Unu el la plej gravaj ministerioj ĉar ĝia celo estas la promociado de la esperanto-kulturo ĉie kaj ĉiel. Ĝi tre rilatas al la Ministerio de Egaleco. Ĝi estras la publikajn televidon kaj universitaton de la ŝtato.
  • Ministerio de Ekonomio. La ministro de ekonomio serĉos subvenciojn kaj monhelpojn por realigi kulturajn eventojn, kursojn, aranĝojn kaj havi disponeblan monon en nia ŝtata kaso. La Kastela Banko estas estrata de ĉi tiu ministerio.
  • Ministerio de Medio. Ĝi protektos ĉiujn okupotajn enklavojn, kontrolos la poluadon kaj aplikos la necesajn leĝojn por garantii la sanon en nia respubliko.

Deklaracio de Sendependeco[redakti | redakti fonton]

La deklaracio de Sendependeco estis unanime akceptita de ĉiuj membroj.

Nacia himno[redakti | redakti fonton]

Inter la posedaĵoj de Kastelio troviĝas kelkaj ĉevaloj La nacia himno estis komponita de anonima kastelano, la 26-an de oktobro 2010 laŭ temoj rilataj al la “historio de la Kastela Respubliko”. Nuntempe ĝi uzas la muzikon de la kuba himno sed estonte ĝi havos propran, laŭ komuniko de la ministerio de regado.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Ektera ligilo[redakti | redakti fonton]