Kastelo Drum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drum

Kastelo Drum

Kastelo Drum
burgo
Geografiaj informoj
Lando Skotlando Skotlando
Geografia situo 57° 5′ 42″ N, 2° 20′ 17″ U (mapo)57.095-2.338Koordinatoj: 57° 5′ 42″ N, 2° 20′ 17″ U (mapo)
Drum (Skotlando)
Drum (Skotlando)
DEC
Drum
Drum
Situo de Drum
Map
Konstruita 16-a jarcento
Retadreso https://www.nts.org.uk/visit/places/drum-castle
vdr

Kastelo Drum estas historia kastelo en la tradicia graflando Aberdeenshire de Skotlando. Ĝi situas ĉe la sudokcidenta rando de la grandurbo Aberdeen. Dum jarcentoj ĝi estis la sidejo de la ĉefo de la skota klano Irvine. La loknomo Drum estas derivita de la gaela vorto druim, "kresto". La ejo situas ĉirkaŭ dek kilometrojn nordoriente de Banchory kaj 5 kilometrojn okcidente de Peterculter. La posedaĵo nun estas posedata fare de la Nacia fondaĵo por Skotlando kaj estas malferma al la publiko. La kapelo, la festa halo kaj la terasoj ĉirkaŭ la kastelo povas esti luprenitaj por nuptaj kaj firmaaj festoj. Kelkaj lokaj eventoj, kiel ekspozicioj de historiaj aŭtomobiloj kaj muzikaj festivaloj, okazas ĉi tie. En la kastelo estas malgranda vendejo kaj teejo. La Kastela turo de Drum konsideriĝas kiel la plej malnova skota turo. La historian konstruaĵon ĉirkauas vasta ĝardeno de la 18-a jarcento, inkluzive de rozĝardeno kaj arbejo, en kiuj trbeblas arboj el ĉiuj regionoj de la brita imperio de la 18-a jarcento.