Kastelo Crathes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crathes

Kastelo Crathes

Kastelo Crathes
burgomuzeo • muzeo de historio
Geografiaj informoj
Lando Skotlando Skotlando
Geografia situo 57° 3′ 41″ N, 2° 26′ 24″ U (mapo)57.061483333333-2.4399166666667Koordinatoj: 57° 3′ 41″ N, 2° 26′ 24″ U (mapo)
Crathes (Skotlando)
Crathes (Skotlando)
DEC
Crathes
Crathes
Situo de Crathes
Map
Konstruita 16-a jarcento
Retadreso https://www.nts.org.uk/visit/places/crathes-castle
vdr

Kastelo Crathes - prononco laŭ sistemo IFA ˈkræθɪs - estas historia kastelo en la tradicia graflando Aberdeenshire de Skotlando. La kastelo situas pli-malpli 20 kilometrojn sudoriente de Aberdeen kaj same 20 kilometrojn nordoriente de Stonehaven. Ĝi estis posedata fare de la familio Burnett of Leys dum preskaŭ 400 jaroj kaj nun ekde la jaro 1951 estis en posedode la Nacia fondaĵo por Skotlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio vivis en la areo ekde la tempoj de Roberto Bruso, do ekde la fino de la 13-a jarcento. La kastelo konstruiĝis en la dua duono de la 16-a jarcento: en 1553 komenciĝis konstruado de la konstruaĵo kiel la nova familia hejmo. La komplekso estis kompletigita en 1596. La familio evitis iĝi engaĝita en la diversaj skotaj konfliktoj de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj, tiel ke kastelo restis plejparte neĝenata per armeaj agoj. Estis nur en 1644 ke la tiama posedanto devis malfermi la pordegojn al la soldataro de la monarkia James Graham en la angla enlanda milito.

La origina turdomo estas ses etaĝojn alta. Ĝi estis kompletigita fine de la 17-a jarcento per pli simpla orienta alo de tri etaĝoj, kiu nun enhavas ankaŭ la enirejon - ĝi necesis ĉar la tiama barono havis 21 infanojn, ĉiuj volis fondi familiojn kaj bezonis multan spacon. La turdoma tegmento estas kronita per diversaj kamentuboj kaj de horloĝo el la viktoria tempo. Interne, en diversaj ĉambroj konserviĝis plafonaj pentraĵoj el la devena tempo fine de la 16-a jarcento. La centra ĉambro estas la granda halo, kiun oni povas atingi de la teretaĝo per helikformaj ŝtuparoj. La plej multaj el la ĉambroj estis konservitaj kun origina familia meblaro.

La komplekso inkluzivas ampleksajn ĝardenojn kaj parkon. La murita ĝardeno havas grandajn taksusajn heĝojn, la plej malnovaj plantoj datiĝas de la komenco de la 18-a jarcento. La Nacia fondaĵo por Skotlando funkciigas vizitocentron kaj kafejon por vizitantoj. En 2019 pli ol 150 000 homoj vizitis la kastelon kaj sian parkon.