Katalin Balla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Balla
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1961 (1961-04-29) (62-jaraĝa)
en Turda
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo komputosciencisto
vdr

Katalin BALLA (laŭ kutima hungara sinsekvo BALLA Katalin) estas rumania hungara redaktorino, hungara informatikistino, universitata instruistino. Ŝi naskiĝis en Turda la 29-an de aprilo 1961.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Balla apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi akiris diplomon en 1984 en UBB de Kluĵo. Inter 1984–1990 ŝi laboris en Câmpia Turzii kiel programistino, programara sisteminĝenierino. Inter 1990 kaj 1992 ŝi estis rubrikgvidantino de gazeto A Hét de ĝia suplemento TETT kaj kunlaborantino de radio de Bukareŝto. De 1992 ŝi vivas en Hungario. Ŝi doktoriĝis en 2001 pri temo de programarkvalito en la teknikuniversitato de Eindhoven. De 1993 ŝi estis kvalitafera direktorino de IQSOFT Rt. En marto 2004 ŝi partoprenis en la Hungara Programarkvalita Konsildonanta Instituto de SQI. De lernojaro 2001-2002 ŝi lekcias en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Ŝia esplorkampo estas la sekurigo de programarkvalito.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Minőségmenedzsment a szoftverfejlesztésben. Budapest: PANEM, 2007. 240 p. ISBN:9789635454730
  • The Complex Quality World. Developing Quality Management Systems for Software Companies. Ph.D. Thesis. Beta Books, Technische Universiteit Eindhoven, 2001. ISBN 90-386-1003-3.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Balla Katalin en la hungara Vikipedio.