Kateĉuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kateĉuokateĥuo (alinome kaŝuogambiro) estas ekstraktaĵo uzata por farbado, tanado. Ĝi estas ekstraktebla el pluraj plantoj, sed la plej grava fonto estas la kateĉuakacio (Acacia catechu) kaj Acacia suma, ambaŭ indiĝenaj en Hindio. Oni konas la akacio-ekstraktaĵojn kiel nigra kateĥuo. Oni povas fari similajn materialojn el la folioj de indonezia Uncaria gambir kaj Untaria acida; oni nomas tiujn en la drogerio blanka kateĥuo, en la komerco kiel gambiro aŭ japantero. Ilia gusto estas dolĉeta; oni uzas ilin en la kuracado kiel sangumad-haltigan medikamenton. Ili entenas ĉefe kateĥu-tanacidon kaj kateĥinonkateĥu-acidon.

Oni nomas ankaŭ kateĥuo tiun ekstraktaĵon, kiun oni elgajnas el areka-nukso (alinome betelnukso), el frukta grajno de sudorienta palmo Areca catechu. Oni uzas ties alkaloidon, la t.n. arekolinon por senvermigo de bestoj.