Kateĉuo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kateĉuokatehuo (alinome kasuogambiro) estas ekstraktaĵo uzata por farbado, tanado. Ĝi estas ekstraktebla el pluraj plantoj, sed la plej grava fonto estas la kateĉuakacio (Acacia catechu) kaj Acacia suma, ambaŭ indiĝenaj en Hindio. Oni konas la akacio-ekstraktaĵojn kiel nigra katehuo. Oni povas fari similajn materialojn el la folioj de indonezia Uncaria gambir kaj Untaria acida; oni nomas tiujn en la drogerio blanka katehuo, en la komerco kiel gambiro aŭ japantero. Ilia gusto estas dolĉeta; oni uzas ilin en la kuracado kiel sangumad-haltigan medikamenton. Ili entenas ĉefe katehu-tanacidon kaj katehinonkatehu-acidon.

Oni nomas ankaŭ katehuo tiun ekstraktaĵon, kiun oni elgajnas el areka-nukso (alinome betelnukso), el frukta grajno de sudorienta palmo Areca catechu. Oni uzas ties alkaloidon, la t.n. arekolinon por senvermigo de bestoj.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj