Kate Moss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kate Moss

Katherine MOSS (naskiĝis la 16-an de januaro 1974 en Croydon, Londono) estas brita fotomodelino, tipo de magraj modeloj.

Ŝin malkovris en flughaveno Calvin Klein en aĝo de 14 jaroj kaj komencis en reklamoj pri kalsonetoj.

Ĉar ŝi altas 1,70 m, pezas 53 kg, oni trovas ŝin tro magra kaj malbona antaŭbildo por junuloj. Oni akuzis ŝin je bulimio kaj pro tromagreco.

Kariero

Komence de la 1990aj, Moss estis konkuranto de Cindy Crawford kaj Claudia Schiffer. Ŝi lukris en 1994 2,2 milionojn da USD.

Inter 1994 kaj 1998, Moss havis amrilaton al Johnny Depp, ŝi aperigis en 1996 la libron Kate.

Moss en 1998 venis al malkutimiga kliniko pro siaj drog- kaj alkohol-problemoj. Spite al tio, ŝia kariero daŭris plu. En 2005 ŝi estis filmita kiel kokainkonsumanto. Pro tio ŝia kariero venis en krizon nur dum mallonga tempo. Ŝi nun lukras milionojn da dolaroj en jaro.

Literaturo