Johnny Depp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johnny Depp
Johnny Depp en 2011.
Johnny Depp en 2011.
Naskonomo John Christopher Depp II
Naskiĝo 9-a de junio 1963
Flago de Usono Owensboro, Kentukio, Usono
Aktivaj jaroj 1984 - nuntempo
Nuptopartnero Sherilyn Fenn (1985-1989)
Vanessa Paradis (1998-hodiaŭ)
Oficiala ttt www.johnnydepp.com
v  d  r
Information icon.svg

Johnny DEPP [ĜOni DEP] estas fama usona aktoro. Li naskiĝis la 9-an de junio 1963 en Kentukio, Usono sed rapide transloĝiĝis kalifornien. Lia unua filmo estis A Nightmare on Elm Street en 1984. Li famiĝis en 1987 per sia rolo en la televida serio 21 Jump Street. En 1990 li renkontis reĝisoron, kiu determinis lian kinan karieron: Tim Burton. Per multaj kunaj filmoj kiel Edward Scissorhands, Sleepy HollowCharlie and the Chocolate Factory, li helpis lin fariĝi mondkonata aktoro, kiu kutimas emfazi sian apartecon kaj sian ikonrompecon. Johnny estas nuntempe plej bone konita pro sia partopreno al la trilogio Pirates of the Caribbean kies unua epizodo aperis en 2003.

Jam delonge Depp estas la koramiko de la franca kantistino kaj aktorino Vanessa Paradis, kun kiu li havas du infanojn. Li vivas nun inter Los-Anĝeleso kaj vilao en Var, Francio, kaj ankaŭ estas bienulo de bahama insulo.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

John Christopher Depp II naskiĝis la la 9-an de junio 1963 en Owensboro (Kentukio) kiel filo de John Christopher Depp kaj Betty Sue Palmer. Tre juna, li disvolvis intensan rilaton kun sia avo, kaj estis grava korŝiro, kiam la maljunulo forpasis kiam Johnny jaraĝis 5. Sed ne longe daŭris la restado en la kentukia ŝtato, kaj la tuta familio baldaŭ transloĝiĝis al la pli varma medio de Florido. Kaj jen alvenis grava evento okaze de lia 12-a nasgkiĝtago: gitaron al li donacis la patrino. Tiu donaco tre oportune aperis, ĉar la tiama familia etoso malbrilis; la gepatroj senĉese transloĝiĝis kaj ade kverelis. Anstataŭ kulturi nigrajn ideojn, la infano ekplukis sian novan muzikinstrumenton. Dum liaj gepatroj finfine divorcis en 1978, Johnny, kies unua intereso pri muziko estis nura scivolo, tiam ne kapablis malhavi sian gitaron apude, kaj, kiel multaj estontaj artistoj, li ne povis elteni la lernejon, li decidis ĉion fini kaj travojaĝis Usonon al Los-Anĝeleso.

Unuaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

Alvenante al la kalifornia granda urbo, li tuj renkontis amikojn kaj fondis muzikgrupon, t.n. La Knaboj (The Kids). Pruve de sia seriozeco, la grupo akiris pli kaj pli rimarkeblan sukceson kaj triumfis kiel antaŭa grupo en la koncertoj de Talking Heads, B52's kaj eĉ Iggy Pop. La kunlaborado kun tiu kontraŭflua artisto cetere ne tiel ĉesis, ĉar ili poste rekuniĝis en memoreblaj filmaj spertoj. Sed post la ravaj antaŭaj monatoj, jen l'forfuĝo de la sukceso, tiagrade ke post sia edziĝo kun Lori Anne Allison, cirkonstancoj al li altrudis la bezonon fari laboretojn kiel telefone vendi globskribilojn aŭ sperti konstrumetiojn. Li iom poste disiĝis de sia edzino kaj komencis malfeliĉe vegeti, ĝis lin trafis la sorto. Efektive, neniel rankorema, lia eksedzino indikis al li ŝian amikon, kiu hazarde estis la komencanta aktoro Nicolas Cage. La estonta virstelulo saĝe konsilas lin esplori la filmajn profesiojn. Kaj jen la dudek-jara Johnny Depp kiu, pro stranga koincido, lanĉas aktoran karieron, kiun li tute ne antaŭvidis. Feliĉe, la agento de la nevo de Coppola proponis lin enlistiĝi por prezentprovo en la lasta etbuĝeta horora filmo, kiun planis reĝisori Francis Ford. Sed al li ĝenis la neceso elekti inter aspirantoj por malĉefaj roloj, kaj li petis sian filinon, Sofia Coppola, fari la "aĉan taskon". Kaj ŝi hazarde fingromontris al Johnny. Jen kiel la aktoro, por sia unua rolo, estis manĝita de lito en A Nightmare on Elm Street en 1984. Tamen ne difektita post la fikcia teruraĵo, Depp plurolis en televidaj kaj kinaj produkciaĵoj, inter kiuj fulma sed tamen rimarkebla apero en Platoon de Oliver Stone. Sed malgraŭ ĉio-ĉi la aktora kariero stagnis, kaj lia agento instigis lin akcepti la ĉefrolon en la TV-serio 21, Jump Street. Depp, kiu ne paŭtis la honorarion (po 45.000 $ epizode) pli ĝeme ol eme akceptis. Sed eĉ se la serio kontentigis ambaŭ la monujon de Johnny kaj aron da midinetoj, kiuj fantasmis pri la okulfrapa beleco de la juna viro, ĝi katenis kaj ĉagrenis lin, kies unua intenco estis sperti malsamajn sentojn en multĝenraj filmoj. Post kvar jaroj de rolado li finfine forlasis la vomitan serion.

Ĉerokaj, irlandaj, germanaj kaj navahaj originoj[redakti | redakti fonton]

Por Johnny Depp urĝis ekstiri sian vivon kaj fari siajn elektojn propravole. Efektive, Depp inaŭguris la 90-ajn jarojn per filmoj, kiuj imponis per sia specialeco kaj sia furioza emo pri malbanaleco. Direktita de John Waters en Cry Baby, li dissplitis sian reputacion de senofenda virbelulo kaj tutkore enŝoviĝis en la androgineman kaj punkfetiŝisman rolulon en tiu petola rakonto kiu ĝoje frakasas la ŝablonojn de kutima adoleska fikcio. Ĉar la maturiĝanta Johnny ne ĉiam kondutis kiel vera anĝelo. Liaj amikoj kutimas emfazi liajn multnombrajn originojn (ĉeroka, irlanda, germana kaj eĉ navaha, kies rezulto estas de temp' al tempo varmsangaj eksplodoj sed ĝi ankaŭ «ebligas uzi multajn mallongigojn en vivo, tre utilas». Ĉiaokaze, Depp interalie provis memmortigi infane (li cetere konservas spurojn de tranĉoj sur sia brako) kaj publike anoncis sian emon por drogoj junaĝe. Pli freŝdate, li fatrasigis sian luksan hotelan ĉambron pro kolera atako inda de rokstelulo, kaj antaŭ nelonge minacis reporterojn, kiuj intencis foti liajn infanojn, «mordi iliajn nazojn kaj ilin engluti», ĉar laŭ li «mi kaj mia umikino estas responsaj plenkreskuloj, sed aŭdaci afiŝi revue bildojn de senmalicaj infanoj estas naŭze!»

Li rendevuis Winona Ryder inter 1988 kaj 1991, Kate Moss, kaj kompreneble pluraj popularaj revuoj atribuis al li la multajn aliajn. «Tiu estas onidir-plena socio kaj se homoj volas kunsidi kaj ekdiskuti, kiom da personoj iam amrilatis min, mi opinias ke tiuj havas multe da tempo por perdi kaj devus sonĝi pri alitemaj konversacioj… aŭ masturbado [1] Dum sia umikado kun Winona Ryder, Johnny tatuis (ne por la unua nek por la lasta fojo) la tekston "Winona Forever (Winona ĉiame) sur sian brakon, kaj post ilia disiĝo, li mallongigis ĝin por aperigi «Wino Forever (tradukebla kiel Ĉiama Vindrinkemulo)» [2]

Johnny kaj Tim[redakti | redakti fonton]

Johnny Depp 1.JPG

Kaj tuj post Cry Baby, Depp renkontis reĝisoron, kiu determinis lian kinan karieron: Tim Burton. "Li altablis en hotela kaftrinkejo en okcidenta holivudo. Mi memoras eniri la manĝoĉambron provante lokalizi la faman genion, kaj ho! Jen tie li estis. Liaj haroj estis (rideto) parte tie, iom tie-ĉi, ĉie, verdire! Mia vera unua penso estis, ke tiu ulo bezonis ripozon, sed tuj post mia eniro mi jam sentis, kia geniulo li reale estis. Ili kune filmadis en 1990 Edward Scissorhands - Edvardo la tondilmana, neordinara filmo, kiun multaj taksis kiel absolutan ĉefverkon, kaj en kiu li enkorpiĝis Edvardo, imaga kreitaĵo, "orfa, nekompleta kaj tutsola, katenita de neebla kreskiĝo, de publika punpostulo kaj de ĉiama seksa senmatureco". La poezia nimbo, kiu volvas Edvardon, ne forlasos la aktoron. Infanaj traŭmatismoj kaj la venena ĉarmo de imagaj kreitaĵoj hantos lian filmografion. Ĉe liaj protagonistoj la gracio, la delikateco kaj eĉ ia hebeteco kunpuŝiĝis kun kruda violenteco, kaj tiu eble povus ankaŭ resume karakterizi la sintenon de la stelulo, kies privata biografio kaŝmaskas psikologiajn demonojn kaj inklinon por memdetruo sub mildaj adoleskaj trajtoj kaj enigma rideto. Tim Burton, usona fakulo pri fantaziaj universoj, helpis lin disvolviĝi kiel respektata aktoro, evitis lin fariĝi "pario, ŝlemilo, alia peco de holivuda interŝanĝebla viando" laŭ la propraj vortoj de Johnny.

"La du knaboj estas amikoj. Kiel eble plej. Se ili ekkonatiĝus en lerneja korto, ili nepre fariĝus nedisigeblaj. Ili posedas identajn karakterojn kaj interesojn. Ili senĉese friponas kvazaŭ ili aĝus ok-jaraj. Ili ĉiam interŝanĝas librojn, filmojn, penikojn, ideojn. Ili kunridas, ili kundrinkas kaj precipe, ili konfidas unu la alian.[3]

Kaj Johnny Depp, kiel la plej bonaj aktoroj, per korpo kaj animo enŝoviĝas en la fikciulon kaj furioze preterlaboras por doni al ĝi profundecon. "Li ŝajnas kiel infano, kaj pro tio li estas eminenta aktoro. Infanoj ludas sen zorgi pri la kialo, la ŝajno. Ili blinde impetas..[3] Por ludi Edvardon en sia unua kunlaboraĵo kun Burton, Johnny inspiriĝis per la dombestoj kiujn li dumvive posedis. La konsekvenco estas timema ulo kiu ne kuraĝis alparoli beletan junulinon (Winona Ryder). Kvar jaroj poste, Depp retrovas Burton-on por rakonti la realan vivon de Ed Wood – Ed Vudo, sensukcesa reĝisoro kiu malespere provis (ni tempas je la komenco de l' kino) fini sian filmon. La nigreblanka filmo pri tiu ideoplena kaj malsukcesa reĝisoro estis malatendita NIFO en la holivuda universo, sed sendube signifis multon por la du kamaradoj. Okaze de tiu filmo, Johnny, ĉiam atentante ne roli personulon facilanime, Johnny senhezite akiris la domon de Bela Lugosi (fetiĉa aktoro de Wood) kaj decidis tie vivadi dum monatoj por sorbiĝi pri la etoso. Li ankaŭ deklaris baziĝi de Ronald Reagan (pro sia blinda optimismo) kaj de la Tin Man en la malnova filmo The Wizard of Oz (1939).

Post kvin longaj jaroj kaj pluraj sukcesoj, kiuj definitive firmigis la aktoran mondfamon, ili retroviĝis por fari tion, kio estas nuntempe konsiderata de multaj kiel unu el la plej gotetosaj filmoj ĝisnune aperintaj: Sleepy Hollow , ankaŭ nomata La Legendo de la senkapa rajdanto. La scenaro konsistas el de longe konata fabelo kiu apartenas al populara lernakiro kaj finfine ne tiel originala sed transcendita de la talentoj de la du kamaradoj. La intrigo situas en klostrofobia kaj izolita vilaĝeto en la ŝtato de Nov-Jorko kaj tempas en 1799. Kaj dum la nokto per sia ombro haĉas la vilaĝajn misterojn, senkapa rajdanto tranĉas la kapojn de solaj kaj malsingardemaj promenantoj. Johnny rolas la virdetektivon kies personeco estas… delikata, malforta, konfuzita de sia virineco. Ichabod Crane estas junulino antaŭpubera kaj timema. Mirinda elekto por holivuda stelulo. Kaj jen la unua agfilma heroo kondutante kiel 13-jara knabino ridegas Tim Burton. La ikonrompema aktoro denove enkorpiĝas neatenditan aktorsintenon. li ne timas roli aĉegulojn, laŭsojn aŭ perversulojn. Pri tio li neniel hontas. Tamen, tiom ofte kiom ideo trafas lin, li timas esti maldungita, pro troigo. Li ne timas la provon, eĉ ekstremaĵojn, li nur timas malbone ludi.

Kio estos la sekvanta defio por la du amikoj? Fari du filmojn samtempe! En 2005, Johnny rolas en Charlie and the Chocolate Factory, tipa «burtona» kaj fantazia reĝisoraĵo, kiu estas adaptado de la romano de Roald Dahl. Dudek semajnoj de filmfarado, 75 malsamaj dekoroj, 96 sciuroj kaj 750 tunoj da likva ĉokolado! Kaj meze de ĉio-ĉi, Tim flustras al Johnny: Krome, mi havas tiun alian projekton, Corpse Bride, mi montretos al vi. (iom poste) Eble ni povus filmi la unuan scenon ĉi-vespere? Johnny kompreneble ne havis la plej fajnan ideon, pri kio la filmo temis! Sed, kiel kutime, Depp blinde sekvis la reĝisoron. "Li povus peti de mi ion ajn. Se li volas, ke mi amoru kun orikteropo en unu el liaj venontaj filmoj, tiam ĝin mi farus!"

  • Charlie and the Chocolate Factory (Karlo kaj la ĉokolad-fabrikejo): Por la geknaboj kiu emas gapi al la fenestro de ĉokoladaj butikoj, Tim Burton konceptis la taŭgan filmon. Laŭ la romano de Roald Dahl (kies unua kina adaptado estis la ne tiel fidela filmo de Mel Stuart en 1971), Burton al vi proponas eniri magian mondon, kie arboj produktas sukeraĵojn kaj bombonojn anstataŭ fruktoj kaj fluas ĉokolada rivero! Kompreneble tiu mondo volvas sin per milnuance buntaj dekoroj. 75 sume (el kiuj 12 de frapanta amplekso) filmitaj en la studioj de Pinewood en Anglio "Publiko estas trotedita de ciferecaj efektoj, eksplikas Tim. Kaj gvidos vin Johnny Depp (kiu estis infane alergia je ĉokolado) rolante Willy Wonka. "Kiam mi eklegas scenaron, efemeraj kaj fragmentaj vizioj min trafas. Unue, mi skribas ilin en mian notaron, kaj mi rapide ilin forgesas kaj mi fajfas, eĉ se mi pli malfrue rekonsciiĝas kaj ilin reekzamenas. Origine, mi konsideris Wonka kiel simila al Howard Hugues, t.e. iu kiu izoliĝis intens- kaj severmaniere. Ankaŭ mi rememoris pri prezentisto en televida ludo, kiun mi spektis infane. Pli ĝenerale, mi inspiriĝis per 60-aj kaj 70-aj famuloj kiel Charles Nelson Riley, Georgie Jessel, Paul Lynn aŭ Jonathan Winters. Estis tre malsamaj uloj, tute male al hodiaŭ kiam ĉiu similas unu al la alia! Dum jaroj, kun Tim, ni babiladis pri ĝi, ni miris pri la foriĝo de veraj ekstravagantuloj." Eble kiel la ŝok-kantisto Marilyn Manson, kiun Johnny ankaŭ provis imiti por fariĝi Wonka. Li estas kara amiko mia! Li kelkfoje venas hejmen ludi kun mia filino. Lia konduto estas tre afabla!
  • Corpse Bride (Kadavra edzino): Estas fakte ambaŭ animacio kaj gotetosa kreaĵo, kun multaj similecoj kun The Nightmare before Christmas de la sama Burton. Iufoje do estis en fora vilaĝeto en angla kamparo dum la viktorina epoko, timida kaj ŝveba junulo t.n. Viktor (voĉo de Johnny) kiu, recitante en arbaro la ĵurpromesoj por sia estonta kaj deviga edziĝo, malintence ŝovas la fingroringon sur ligna branĉeto, kiu riveliĝas esti la fingro de virino kiu fariĝis ligna pro magia sorĉo. Vekita de Viktor, ŝi kuntiras lin al freneza paralela mondo: la lando de la mortitoj! Tiu filmo pripensigas pri homa sorto post morto kaj prezentas ĝin per… burtona maniero. Kiel kutime, Tim Burton ne troŝparis la rimedojn: filmi pli ol 15 sekundojn tage estis heroaĵo!

Tiuj du filmoj estas la lasta aperinta kunlaborado de la filmistoj sed nuntempe estas filmata adaptiĝo de la muzika komedio Sweeney Todd, antaŭe forlasita de la reĝisoro Sam Mendes kiu aperos en somero 2007. Johnny enkarniĝos londonan viandiston kun nekomunaj moroj kun siaj klientoj. Ni vetu ke ankoraŭ temos pri stampanta verko!

Plurolado kaj infanoj[redakti | redakti fonton]

Lia kunlaborado kun Tim Burton ja estis grava afero en lia kariero, sed Johnny aparte multege rolis. Mi iam renkontis Marlon Brando kaj li demandis min: en kiom da filmoj vi rolas ĉiujare? Mi respondis: Ho! 2 aŭ 3. Kaj li rebatis: estas tro! Iu ne povas posedi tiom da fikciuloj samtempe. Post multaj jaroj kaj multaj filmoj, mi nur ekkomprenas kion li volis diri. Ĉiaokaze, lia filmografio estas riĉa, eklektika kaj li kelkfoje estigis kvaliton per sia nura rolado al kelkaj malbonkvalitaj filmoj. Plejparto de buĝetegaj holivud-filmoj enmaniĝis lin! Li ĉiam elektis siajn projektojn depende de siaj konvinkoj kaj neniam spursekvis la evidentan vojon kromaldonas Vanessa. Tuje post Edvardo… li renkontis la ne malpli faman serban reĝisoron Emir Kusturica okaze de Arizona Dream en kiu la filmistoj (interalie la komplicoj Jerry Lewis kaj Faye Dunaway) klere malkonstruas la mitojn de la Usona Revo. Tiu filmo ankaŭ pravigas la paradoksojn de la aktora personeco: kvazaŭ li eraris de epoko. Pli sinkrona kun la dismoviĝo de la 70-oj ol kun la malesperinda 90-a jardeko kaj lia malĝoja litanio de fikomercista individuisto kaj ruiniĝo de utopioj. Kaj kvazaŭ li eraris de lando. Lia filmografio kaj vivo ĝin indikas, de 1998, lia umikino estas la franca kantistino kaj aktorino Vanessa Paradis kaj li dividas nun sian vivon inter Los-Anĝeleso kaj vilao en suda Francio. Li ege interesiĝas pri historio kaj arkitekturo kaj li cetere multege legas romanojn, biografiojn… kaj lernis la francan lingvon. Francio kaj la tuta Eŭropo posedas egan kulturon kaj mirindan historion. Tamen, la plej grava punkto estas, ke tie-ĉi popoloj scias kiel vivi! En Usono ili forgesis ĉion pri ĝi. Mi timas, ke la usona kulturo estas katastrofo, sed li aldonis poste: Mi ne havas kontraŭ-usonan senton. Fakte, estas precize la malo! Mi estas usonano. Mi amegas mian hejmolandon kaj mi havas grandajn esperojn pri ĝi. Pro tio mi parolas firme kaj kelkfoje kritike pri ĝi. Mi profitegis de la libereco ekzistanta en mia patrio kaj pro ĝi mi estos eterne dankema.

En la Depp-a filmaro oni rimarkas, kiel li atakadas, laŭ li, unu el la plej danĝeraj kliŝoj de nia mondo: masklismo. Kiel emfaze en siaj kvar sekvantaj filmoj: en Benny and Joon (1993), ia dediĉo al la mutaj filmoj, kiujn li fanatike amas kaj aparte al Buster Keaton, en What's eating Gilbert Grape? (1993), li rolas kune kun Juliette Lewis kaj komencanto nomata Leonardo DiCaprio por tiu rakonto, kiun Johnny ne ŝatas memori pro la svagaj sed akraj infanaĝaj memoraĵoj, kiujn la filmado revekis, en Dead Man (1995), li enkorpiĝas eksterleĝulon kiu suferas pro tro impona humaneco en tiu nigreblanka vesterno. Poste, oni vidis lin en Nick of Time, efika murdara filmo, kaj en Don Juan DeMarco (1995) kiu okazigis lin renkontpasi vivantan idolon: Marlon Brando.

Johnny dungas la aktoron por roli en sia unua reĝisoraĵo: The Brave, kortuŝa filmo en kiu Johnny ellasas sian amon al proletaro kaj al la indiana kaŭzo. Ankaŭ svarmas dediĉoj al liaj herooj: Iggy Pop, Jim Jarmusch, Tim Burton, John Waters, Jean Cocteau.

"Krome, tio kio estis tre traŭmatiga, kio estis tre stranga pri tiu filmo kiun mi reĝisoris antaŭ kelkaj jaroj nomita The Brave. Nu, mi ne diru traŭmatiga, sed plivole bizara. Je la premiero de tiu filmo, la bonveno al tiu estis transe de ia ajn atendeco kiun mi havis. Mi neniam fantazius ke AntonioniBertolucci povus ankaŭ spekti mian filmon. Kaj kiam venis la aplaŭdo, estis nekredebla, mirinda! Kaj la morgaŭa mateno, majoritato el la amasinformiloj misfamigis ĝin. Unufoje plu, ĉiu homo kun sia opinio! Eble temas pri malbona filmo? Eble temas pri bona filmo? Por mi temas pri nura filmo, io kion mi bezonis fari."

Post tiu artista parentezo, li revenas al aktorado en Donnie Brasco (1997), prototipo de la filmo kiu multe ŝuldas al siaj aktoroj (interalie Al Pacino) antaŭ roli en la adaptado de la verko (kaj la vivo) de Hunter S. Thompson: Fear and Loathing in Las Vegas (1998, de Terry Gilliam). Temas pri du toksiĝemuloj kiuj senbride kilometras ĉirkaŭ Las Vegas konfuzante realecon kaj psikedelajn sonĝojn pro senhalta konsumado de kokaino kaj acido dum plenaj 1970-oj. Kompreneble la filmo kaŭzis skandalon ĉe personoj kiuj kulpigis ĝin kuraĝigi drog-konsumadon kaj esti senmorala. Kontraŭe, (preskaŭ) ĉiuj konsentas pri la senafekteca kaj mirinde natura performanco de Johnny kiel ekscita alienulo. Skribinda estas ke Johnny antaŭ la filmo senhezite enloĝiĝis en la hejmo de Thompson kaj vivis kun li dum pli ol unu monato observante liajn tikojn kaj kutimojn. La najbaroj bone memoras aŭdadi dum pluraj tagoj eksplodoj en la bieno de Thompson: estis fakte Johnny kaj Thompson trejnante pafi nitroglicerinajn barelojn! La verkisto cetere memmortigis la 20-a de februaro 2005 per pafilo, kaj ekde tiu dato, Depp konservis la pafilon hejme kiel memoraĵon.

En 2001, Johnny ankoraŭ rolis en alia drogtema filmo: Blow, tiu fojo kiel drog-vendisto kun Penélope Cruz kaj Franka Potente. Ĝi rakontas de la komenco ĝis la fino la veran vivon de George Jung, kiu unue vendetis sur la kaliforniaj plaĝoj por poste fariĝis unu el la plej gravaj kokainaj ŝakristoj en Ameriko… kaj suferas la konsekvencojn de sia profesio!

En 1999, Johnny ĉefrolis en la fantasta filmo de Roman Polanski, The Ninth Gate kiu igis lin renkonti Vanessa Paradis. Ŝi naskis ilian unuan infanon, kiu nomiĝis Lily-Rose Melody Depp, je la 27-a de majo 1999. "Ĉio, kion mi faris ĝis tiu tago estis ia iluzio. Ekzisto sen vivo. Mia filino, la naskiĝo de mia filino ekvivigis min!" konfidas la viraktoro. "Mi vidas tiun mirindan, belegan, anĝelan ulinon vekiĝi matene, kaj neniu povas ĝin tuŝi. Ŝi estas la nura kialo vekiĝi ĉiu mateno, la nura kialo enspiri. Ĉio alia estas fajfinda."

Ilia dua infano, naskiĝis je la 9-a de aprilo 2002 kaj ricevis la nomon de John Christopher Depp III, kiel sia patro! Sed li estas kromnomita Jack. "La nuraj kreitaĵoj sufiĉe progresemaj por montri puran amon estas hundoj kaj infanoj." sed "Ekde kiam beboj atingas 1-jaraĝon, estas kiel vagi kun miniatura drinkulo. Oni devas ilin subporti. Ili frapiĝas kontraŭ ĉio, ili ridegas kaj ploregas. Ili urinas. Ili vomas! Nuntempe, la aktoro konfesas ne plu rigardi multajn filmojn, krom la animaciaj ke ili spektas kun siaj buboj, kiel Shrek.

Sukcesa kirliĝo[redakti | redakti fonton]

Sed la infanoj ne malhelpas la aktoron pluroli. En Before night falls (2000), li ludas la bravan partneron de Javier Bardem kaj pruvas ke li preferas bonan duan rolon ol malbonan unuan. Rezulte de sia instaliĝo en Francio, li ankaŭ aperas en Chocolat, adapto de la libro de la angla verkisto Joanne Harris kies intrigo estas romantika komedio kaj konfliktoj pri karesmo kaj ĉokolado en eta franca vilaĝo kun Juliette Binoche. En 2004, en la franca filmo Ils se marièrent et eurent beaucoup d'enfants de Yvan Attal, lia preskaŭ nereala apereto ensorĉas ambaŭ Charlotte Gainsbourg kaj la spektanto per lia aera gracieco. Johnny devis roli per la dua fojo kune kun Paradis per la iksafoja kina adaptado de Don-Kiĥoto kiu finfine fiaskis kaj neniam ĝisiris pro la lastmomenta vundo de Jean Rochefort, kiu devis enkorpiĝi la ulon. The Man Who Killed Don Quijote estis tamen ambicia projekto tuteŭropa kiu beneficiis de ampleksa buĝeto kaj de motivita reĝisoro (Terry Gilliam)! Dokumento estis poste farita por analizi tiun elruiniĝon en kiu Johnny partoprenis: Lost in la Mancha (2002). Elrevigita post tiu projekto, la aktoro enŝoviĝis en From Hell (2001) de Albert kaj Allen Hugues, kie li rolas opiomaniulan enketiston de Ĵakvo la Buĉisto (Jack the Ripper) en 1888. Johnny ĝoje revenas al murdara kaj narkotaĵa ĝenro post kelkaj "sukeraĵoj" en tiu bonkvalita sed ne fidela adapto de la komikso de Alan Moore pri la fama londona seria murdisto.

Tuj poste, li kontinuas sian karieron per la buĝetega filmo Pirates of the Caribbean: The curse of the Black Pearl (2003) produkciita de la Walt Disney Company. Johnny estas la nune mondfama ŝtelisto kaj profitemulo Jack Sparrow [Ĵakvo Pasero] kiu malgraŭ si aventuras sabr-en-mane kaj ŝipestras kontraŭ fantomaj piratoj tra nebulaj akvoj meze de la 17-a jarcento. Unua reflekso de la profesiulo: enfermiĝi dum duonhoroj en varma saŭno por trovi necesan gestaron por la fikciulo. La ŝatita aktoro povas arogi al si la rajton disvolvigi libere sian rolulon sen la aŭtomata beno de la Disney-aj moŝtuloj; lukso kiun tre malmultaj aktoroj povas postuli! "La piratoj estis siatempaj roksteluloj, kaj do mi min demandis: kiu estis la plej fama kaj sentempa rokstelulo? Keith Richards, ano de The Rolling Stones. Li estis mia ĉefa inspirulo por roli Sparrow". La sukceso ĉeestis kaj tial estiĝis du sekvaĵoj: Pirates of the Caribbean: Dead's Man Chest (2006) kaj Pirates of the Caribbean: At World's End (2007). Estas la unua fojo ke l'aktoro partoprenas en tia ĉefpublikema produkciaĵo: "Mi ĉiam diris ke mi neniel fuĝas antaŭ komerca sukceso. Kio gravas, tio estas la bona vojo por ĝin akiri". Tiu filmo ja estas sukcesa klimakso en lia kariero, trafante publikon kiun Depp ne kutimis allogi kvankam ĝi estas ĝenerale tre mondona (per gepatroj): infanoj. "Mi ĉiam ŝatis infanojn kaj mi ĉiam havis genevoj de mia 16-jaraĝo. Mi iele kreskiĝis rigardante ilin kreskiĝi. Veras ke Pirates of the Caribbean, Charlie and the Chocolate Factory kaj Neverland (2004-a filmo kie li enkorpiĝas la kreisto de Peter Pan) estas infanemaj. Mi ne ilin elektas konscie, por ke miaj infanoj povus ilin spekti, kvankam mi ne ŝatas la ideon ŝlosi la DVD-an ŝrankon. Mi ne opinias, ke Libertine, mia venonta filmo, estos infancela."

The Libertine, trafe, estas 2005-a filmo pri la vivo de la dua Grafo de Rochester, John Willmot, fama pro liaj poezioj kaj lia diboĉa libervivo. Johnny enkorpiĝas la malvirtaj uloj en tiu stranga filmo kiu estigas malluman etoson. Sed antaŭe, ni ne forgesu lian partoprenon en la meksika agfilmo Once upon a time in Mexico (2003). Por tiu rolo, li petis sian fratinon butikumi en Los-Anĝeleso por trovi por li trezorojn: tipaj popularaĉaj T-ĉemizoj kun etikedoj kiel CIAMi stas stultulo!; Mi imagis ke Sand [lia rolulo] estu fanatikulo de Broadway li klarigas. Kaj kiel li devis nur partopreni etan parton de la filmo, la aktoro, kiu stas tre lernema, decidas ĉeesti la tutan filmon, tagon post tago. Ŝajnas bona rimedo spekti kiel la reĝisoro Robert Rodriguez (kiu poste reĝisoris Sin City) sukcesas efektivigi la violentegajn stuntojn de sia sunvetera filmo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Revuo Première
  2. Retejo IMdb
  3. 3,0 3,1 Laŭ Vanessa Paradis, nuntempa koramikino de Johnny

Premioj[redakti | redakti fonton]

2006 People's Choice Award
Preferita filmaktora viro
2005 People's Choice Award
Preferita filmaktora viro
2004 Screen Actors Guild Awards
Mirinda Performanco de vira aktoro por ĉefrolo
Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl
2004 Empire Award
Plej bona aktoro
Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl
2004 MTV Movie Award
Plej bona vira aktorado
Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl
2004 MTV Movie Award Mexico (Meksiko)
Plej bona aspekto
Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl
2004 IFTA Award
Plej bona internacia aktoro
Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl
2004 Teen Choice Award (Premio 
junulelekto)
Elekto Lukta kaj Suspensa agfilmo
Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl
2004 Teen Choice Award (Premio
junulelekto)
Elekto de Movie Liar
Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl
2000 Blockbuster Entertainment Awards
Preferita aktoro - hororo
Sleepy Hollow
1999 Screen Actors Guild Awards
Johnny stampis sian piedon en la Walk of Fame de Holivudo la 16-a de novembro 1999.
1999 César (Francio)
Honora Premio
1998 Golden Aries (Rusio)
Plej bona fremda aktoro
Fear and Loathing in Las Vegas
1996 London Critics Circle Film Awards (Britio)
ALFS Award: Aktoro de l' jaro
Ed Wood kaj Don Juan DeMarco
1990 ShoWest Award
Vira aktoro de Morgaŭ

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

Kiel produktisto[redakti | redakti fonton]

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Kiel scenaristo[redakti | redakti fonton]

Kiel komponisto[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.