Javier Bardem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Javier BARDEM

Javier Ángel ENCINAS BARDEM, konata kiel Javier Bardem (elp. ĤabjER BarDEM) (naskita la 1-an de marto de 1969 en Las Palmas de Gran Canaria, Kanarioj) estas hispana aktoro.

Li devenas de familio kun granda rilato al aktorado: avoj, lia patrino Pilar, liaj gefratoj estas aktoroj, lia onklo Juan Antonio Bardem kaj lia frato Miguel estas reĝisoroj. Lia premiero kiel aktoro okazis je la aĝo de 6 jaroj.

Lia unua grava rolo (1992) estis tipa hispana macho en Jamón, jamón (Ŝinko, ŝinko).

Li plu aperis en hispanaj filmoj, kaj baldaŭ ankaŭ en internaciaj, el kiuj la plej konata estis Before Night Falls (Antaŭ ol noktiĝu), 2000, en la rolo de kuba poeto Reinaldo Arenas, por kio li atingis kandidatiĝon al la Oskar-premioj.

Li havas du premiojn de la Festivalo de Venecio, kaj unu de la Filma Festivalo de San Sebastián.

Krome, li posedas du Goja-premiojn. La lasta en 2005, pro la filmo Mar adentro (For en maron).

En februaro de 2008 li ricevis la premion Oskar kiel Kromaktoro en la filmo "No Country for Old Men", de la fratoj Coen (2007), per kio li iĝis la unua hispana aktoro kiu ricevis tiun premion.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]