Juan Antonio Bardem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Juan Antonio Bardem (n. Madrido; 2-a de junio de 1922 - m. Madrido; 30-a de oktobro de 2002) estis scenaristo kaj reĝisoro de kino hispana kaj membro de la Komunista Partio de Hispanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de la aktoroj Rafael Bardem kaj Matilde Muñoz Sampedro kaj frato de Pilar Bardem. Li edziĝis al María Aguado Barbado kaj havis kvar gefilojn: Miguel, Juan, Rafael kaj María. Li estis ankaŭ onklo de la aktoroj Javier Bardem, Carlos Bardem kaj Mónica Bardem.

Kiam li studis kinon li amikiĝis kaj ekkunlaboris kun Luis García Berlanga. Tiu rilato fruktodonis ĉe la filmo Esa pareja feliz (Tiu feliĉa paro), kiun ambaŭ kunreĝisoris, kaj pluis per Bienvenido, Mister Marshall, de 1953, ĉe kiu ambaŭ estis kunscenaristoj kaj ĝuis kunlaboron de Miguel Mihura por la dialoga verkado. Bienvenido, Mister Marshall, reĝisorita de Berlanga, akiris premion al plej bonkvalita scenararo kaj plej bonkvalita komedio en la Festivalo de Cannes.

En 1953 ekreĝisoras siajn proprajn filmojn, el kiuj elstaras Muerte de un ciclista (Morto de ciklisto, 1955, Premio de la Internacia Kritikistaro en la Festivalo de Cannes) kaj Calle Mayor (Ĉefa Strato, 1956, Premio de la Kritikistaro en la Festivalo de Venecio). Dume li estis arestita kaj spite siaj internaciaj sukcesoj, Bardem havis problemojn en Hispanio pro la cenzuro de la frankismo, pro sia membreco en la Kompartio, kaj apenaŭ li povis fari sian kinan laboron. Li estas la plej politikigita el la Tri Boj de la hispana kino (Bardem, Berlanga kaj Buñuel).[1]

Per sia filmo Siete días de enero (Sep januaraj tagoj, 1979, premio Golden Price en la Moskva festivalo) li rakontis la mortigon de kvar laboralistadvokatoj apartenantaj al la Komunista Partio de Hispanio fare de teroristaro de la Dekstra ekstremismo de Hispanio, dum la plej streĉa epoko de la Hispana transiro.

Mortiĝis en Madrido la 30-a de oktobro de 2002 80jaraĝa pro malsano de hepato. Li estis verkinta memorlibron titole Y todavía sigue.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • Paseo por una guerra antigua (kurta filmo kunreĝisorita kun Luis García Berlanga, 1948)
  • Esa pareja feliz (1951)
  • Cómicos (1954)
  • Felices pascuas (1954)
  • Muerte de un ciclista (1955)
  • Calle Mayor (1956)
  • La venganza (1957)
  • Sonatas (1959)
  • Los inocentes (1962)
  • Nunca pasa nada (1963)
  • Los pianos mecánicos (1965)
  • El último día de la guerra (1968)
  • Varietés (1971)
  • La corrupción de Chris Miller (1973)
  • La isla misteriosa (1973)
  • El puente (1976)
  • Siete días de enero (1979)
  • Die Mahnung (La averto) (1982)
  • Lorca, muerte de un poeta (1987)
  • El joven Picasso (1993)
  • Resultado final (1997)

Kiel scenaristo[redakti | redakti fonton]

  • Esa pareja feliz (1951)
  • Bienvenido, Mister Marshall (1953)
  • Novio a la vista (1954)
  • Felices pascuas (1954)
  • Cómicos (1954)
  • Muerte de un ciclista (1955)
  • El amor de don Juan (1956)
  • Calle Mayor (1956)
  • La venganza (1957)
  • Sonatas (1959)
  • Los inocentes (1962)
  • Los pianos mecánicos (1965)
  • Varietés (1971)
  • La isla misteriosa (1973)
  • El puente (1976)
  • Siete días de enero (1979)
  • Lorca, muerte de un poeta (1987)
  • Resultado final (1997)

Premioj[redakti | redakti fonton]

Oscar[redakti | redakti fonton]

Jaro Kategorio Filmo Rezulto
1958 Plej bonkvalita fremda filmo La venganza Kandidato


Referencoj[redakti | redakti fonton]