Michelangelo Antonioni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michelangelo Antonioni

Michelangelo Antonioni (29-a de septembro 1912 en Ferrara30-a de julio 2007 en Romo)), itala filmisto, aŭtoro, pentristo. Per nova stilo en film-estetiko li havis grandan influon al la moderna filmo en la dua duono de la 20-a jarcento. Li distingiĝis per Oskar-premio pro sia vivoverko en 1995.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en bonhava familio Antonioni diplomiĝis kiel ekonomiisto en Bologna. En 1939 li iris al Romo por dediĉi sin al la filmo. Li verkis por la filmĵurnalo Cinema (kiu sekvis la oficialan faŝistan ideologion, kaj kies editoro estis Vittorio Mussolini, filo de la Duce, sed post kelkaj monatoj li estis maldungita pro politikaj diferencoj. Iom poste li komencis studi filmteknikon en Cinecittà.

Ekde 1942 li komencis kunlabore kun aliaj filmistoj verki scenarojn kaj produkti filmojn. En 1943 li eklaboris pri sia unua mallonga filmo Gente del Po (La homoj de rivero Pado), rakonto pri malriĉaj fiŝistoj el la valo de Pado. La serio de longaj filmoj komencis en 1950 per Cronaca di un amore (Kroniko de iu amo). En 1964 aperis lia plej konata filmo Blow Up (Pligrandigo).

En 1985 li suferis apopleksion, post kio - spite al parta paralizo kaj senparoleblo - li tamen daŭrigis filmi, kvankam nur mallongajn filmojn. Pro sia vivoverko li ricevis la Oskaron en 1995.

La 30-an de julio 2007 Michelangelo Antonioni mortis en Romo, aĝante 97. (Estis la saman tagon, ke mortis alia epoka filmisto - Ingmar Bergman

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Reĝisorado kaj scenaroj[redakti | redakti fonton]

Asista reĝisorado[redakti | redakti fonton]

  • L'amore e il diavolo (Les visiteurs du soir), reĝisoro Marcel Carné (1943)
  • Questo nostro mondo, reĝisoroj Ugo Lazzari kaj Eros Macchi - dokumentara filmo (1957)
  • Nel segno di Roma, reĝisoro Guido Brignone (1958)
  • La tempesta, reĝisoro Alberto Lattuada (1958)

Scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • Un pilota ritorna, reĝisoro Roberto Rossellini, scenaro (1942)
  • I due Foscari, reĝisoro Enrico Fulchignoni (1942)
  • Caccia tragica, reĝisoro Giuseppe De Santis (1946)
  • Lo sceicco bianco, reĝisoro Federico Fellini, samtema kun L'amorosa menzogna (1951)

Dokumentaj Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Gente del Po, finita en 1947 (1943)
  • N. U. - Nettezza urbana (1948)
  • Oltre l'oblio (1948)
  • Roma-Montevideo (1948)
  • L'amorosa menzogna (1949)
  • Sette canne, un vestito, reaperigita de Cineteca del Friuli en 1995 (1949)
  • Bomarzo (1949)
  • Ragazze in bianco (1949)
  • Superstizione (1949)
  • La villa dei mostri (1950)
  • La funivia del Faloria (1950)
  • Chung-Kuo, Cina (dokumenta filmo por televido) (1972)
  • Ritorno a Lisca Bianca (1983)
  • Fotoromanza, filmo kun muziko Gianna Nannini (1984)
  • 12 registi per 12 città: Roma (varbfilmo por futbal-mondĉampionado en Italio)) (1990)
  • Noto, Mandorli, Vulcano, Stromboli, Carnevale (1992)
  • Lo sguardo di Michelangelo (2004)

Premioj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aktoroj en filmoj de Antonioni[redakti | redakti fonton]

Foto-Direktoroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]