Ingmar Bergman
Ingmar BERGMAN [ínmar bérjman] (n. 14-an de julio 1918 en Uppsala, m. 30-an de julio 2007, Fårö) estis sveda reĝisoro kaj scenaristo por filmoj kaj teatraĵoj.
Enhavo |
[redakti] Vivo
[redakti] Infanaĝo
Ingmar Bergman naskiĝis en Uppsala kiel filo de luterana pastro Erik Bergman kaj Karin Åkerblom, filino de stokholma familio. Li pasigis la plej grandan parton de sia junaĝo en diversaj lokoj, fine en Stokholmo, tie kie lia patro laboris kiel pastro. Laŭ propra deklaro li estis edukita laŭ la luteranaj konceptoj "peko, konfeso, puno, pardono kaj graco". Tiuj temoj aperas ankaŭ en liaj filmoj. Interese, la patrineco de Karin Åkerblom estas pridubata; laŭ iuj li estis filo de iu Hedvig Sjöberg kaj estis ŝanĝita anstataŭ mortnaskita ido de Karin[1].
Lia patro komencis sian pastran oficadon en la malsanulejo de Upsalo, poste estis paroĥestro de la preĝejo Hedvig-Eleonora en Stokholmo kaj fine vikario de la reĝa kortego. Kvankam li estis elstara oratoro, li havis ekscitiĝeman temperamenton, kiel Bergman mencias en sia biografio: "Ni ne rajtis fajfi, ni ne rajtis promeni kun la manoj en la poŝoj. Subite li decidis ekzameni nin pri iu leciono, kaj kiu stumblis, estis punita. Li tre suferis pro sia ege delikata aŭdosenso. Fortaj bruoj ekscitis lin"[2]. Erik donis al sia filo severan edukon, kies spuroj troveblas en ties filmoj. Lia patrino "havis ekscesan laborŝarĝon, estis nerve streĉita, malbone dormis, uzis fortajn dormigilojn, kiuj havis kromefikojn kiaj maltrankvileco kaj anksio"[3].
[redakti] Junaĝo
En 1936 Bergman foriris de la gepatroj kaj ekvivis sola. De 1937 ĝis 1940 li studis literaturon kaj teatran sciencon en la Stokholma universitato kaj samtempe jam laboris kiel reĝisoro en diversaj amatoraj teatroj. En 1940 li iĝis asista direktisto de la "Reĝa Opera Teatro", sen salajro. Unu el la dancistinoj subtenis lin, ĝis li ricevis la postenon de sufloristo je tridek kronoj ĉiuvespere. Pro tiu ekonomia sekureco li povis dediĉi sin al verkado. En 1944 li verkis sian unuan scenaron (Hets).
[redakti] Internacia sukceso
La unua filmo direktita de li estis Kris, farita en 1946. Internacian famon li akiris en 1955, pro la filmo Sommarnattens leende.
En 1955 Bergman direktis la filmon "rideto de somernokto" (Sommarnattens leende), kiu estis prezentita en la 9-a Festivalo de Cannes kaj gajnis premion pro "poezia humuro". Tiu sukceso donis al Bergman la eblon realigi alian planon: Li deziris filmigi sian unuaktaĵo "lignopentraĵo" (Trämålning), kiun li verkis en 1954. Lia produktisto, kiu antaŭe rifuzis subteni tiun planon, nu konsentis je la kondiĉo, ke la realigo daŭru ne pli ol 30 tagojn. Tiel Bergman en 1957 kreis la filmon la sepa sigelo (Det sjunde inseglet), bazitan sur "lignopentraĵo". Tiu filmo gajnis la specialan premion de la ĵurio en la 10-a Festivalo de Cannes, kune kun "la kanalo" (Kanał) de Andrzej Wajda. Bergman skribis pri la filmo: "Ĝi estas filmo malsama, kiun mi tre ŝatas, ĉar ĝi estis farita per malmultege da rimedoj kaj apelacias al viveco kaj amo."[4].
Sendube eĉ pli fama kaj pli grava por la internacia famo de Bergman estis la filmo "Arbara fragejo" (Smultronstället), kompletigita en 1958 dum periodo de intensa teatra aktivado de la aŭtoro. Li tiom engaĝiĝis pri ĝi, ke fine de la registrado necesis lin enhospitaligi pro nerva elĉerpiĝo. La filmo estas serena meditado pri vivo kaj morto kaj ricevis Oran Urson de la Festivalo de Berlino kaj la premion de la kritiko de la Festivalo de Venecio.
Bergman baldaŭ resaniĝis kaj en 1958 kreis la filmon "Proksime al vivo" (Nära livet) kaj en 1959 "la vizaĝo" (Ansiktet). "La vizaĝo" gajnis la specialan premion de la ĵurio de la Festivalo de Venecio pro "la plej bona direktado, originaleco poezia kaj stilo".
En tiuj jaroj, kiam ekfunkciis la sveda televido, Bergman kreis la kontribuaĵojn Venetianskan, Rabies kaj 'Oväder.
[redakti] Kreada paŭzo
Post "la vizaĝo" Bergman permesis al si tempon de paŭzo, finante sian kunlaboron en la urba teatro de Malmö kaj bremsante sian kinan aktivadon. Anstataŭe li engaĝiĝis pri teatra turneo al Parizo kaj Londono.
La 1-an de septembro 1959 li edziĝis la kvaran fojon, kun la pianisto Käbi Laretei. Kun ŝi li havis filon Daniel Sebastian, al kiu li kelkajn jarojn poste dediĉis sian filmeton Daniel.
Amiko de Bergman, Manne Fant, iĝis direktoro de la Svensk Filmindustri (sveda filmindustrio) kaj proponis al li kunlaboron kiel art-konsilisto.
[redakti] Reaktiviĝo
En 1960 Bergman eniris sian periodon vere kinematografian, per la filmo "virgulina fonto" (Jungfrukällan), kiu baziĝas sur sveda balado el la 14-a jarcento kaj gajnis la Akademian Premion.
Komence de la 1960-aj jaroj jaroj, Bergman translokiĝis al Fårö, kaj loĝis tie ĝis sia morto, escepte de kelkaj jaroj ĉirkaŭ 1980, kiam li loĝis en Germanio pro konflikto kun la svedaj impostaj aŭtoritatoj. Li estis geedziĝinta kvinfoje kaj estas patro de naŭ gefiloj. Li estas bopatro de sveda reĝisoro-aŭtoro Henning Mankell. Li ne parencas al sveda aktorino Ingrid Bergman.
Krom kinoreĝisorado Bergman ankaŭ surscenigis teatraĵojn: 1944 – 1946 en la urba teatro de Helsingborg, 1946 – 1949 en Göteborg, 1952 – 1959 en Malmö, 1960 – 1966 en la Reĝa drama-teatro en Stockholm.
Li mortis en sia domo sur insulo Fårö la 30-an de julio 2007 (samtage kiel la epoka itala kinisto Michelangelo Antonioni) kaj estas entombigita apud la preĝejo de Fårö.
[redakti] Kino
Bergman ĝenerale estas agnoskita kiel unu el la grandaj majstroj de moderna kino, kune kun Akira Kurosawa kaj Federico Fellini. Li ofte laboris kun la renomaj aktoroj Liv Ullmann kaj Max von Sydow. Liaj filmoj havas ekzistencialisman etoson, ofte temas pri morto, soleco kaj la malfacilaĵoj en la kunvivado de paroj.
Lia kino-arto influis kinistojn en la tuta mondo (Woody Allen, David Lynch, Stanley Kubrick, Lars Von Trier, Andrej Tarkowski, Chan-wook Park kaj multajn aliajn).
Ingmar Bergman: The Legendary Playboy Interview
[redakti] Listo de filmoj
|
|
||
[redakti] Premioj
Ingmar Bergman ricevis entute 58 kinopremiojn, jen la plej distingaj:
- 1956: Prix International (internacia premio) de la Festivalo de Cannes 1956
- 1957: Aparta premio de la ĵurio de la Festivalo de Cannes 1957
- 1958: Premio pro la plej bona direktado de la Festivalo de Cannes 1958
- 1958: Goldener Bär de la Filmfestivalo de Berlino 1958
- 1965: Erasmus-Premio
- 1970: Premio Oskar / Irving G. Thalberg Memorial Award de la Usona Film-akademio
- 1976: Premio Goethe de urbo Frankfurt am Main
- 1977: Bambi-premio de konzerno Hubert Burda Media
- 1983: Ora Leono de la Festivalo de Venecio pro la vivoverko
- 1988: Felix Eŭropa Filmpremio pro la vivoverko
- 1984: César en kategorio Plej bona eksterlanda filmo por Fanny och Alexander
- 1984: Tri distingoj David di Donatello (Plej bona eksterlanda filmo, reĝisorado de eksterlanda filmo kaj scenaro de eksterlanda filmo) por Fanny och Alexander
- 1990: Premio de Directors Guild of America pro la vivoverko
- 1991: Praemium Imperiale de Japan Art Association
- 1997: Palmo el la palmoj en Cannes kiel Plej bona reĝisoro el ĉiuj tempoj
- 1998: Premio de Ekumena Ĵurio de Festivalo de Cannes pro la vivoverko
En la kategorio Plej bona ne-usona filmo jenaj Bergman-filmoj ricevis Oskaron:
- 1961: Jungfrukällan (Fonto de virgoj)
- 1962: Såsom i en spegel (Kiel en spegulo)
- 1984: Fanny och Alexander (Fani kaj Aleksandro)
[redakti] Citaĵo
Bergman mem priskribas sian personon jene:
|
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Notoj
- ↑ New facts in the mystery of Ingmar Bergman (2011-06-05). Alirita 2012-12-10.
- ↑ (1987) Lanterna magica. Garzanti., paĝo 125 (itala traduko)
- ↑ citita loko., paĝo 125
- ↑ citita loko., paĝo 246
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://www.ingmarbergman.se – Sveda arĥiva retejo pri Ingmar Bergman svede
- http://bergmanorama.webs.com/ – Informoj pri lia persono angle
- http://www.samlaren.org/bergman – Afiŝoj pri filmoj de Ingmar Bergman
- http://www.film.it/ingmar-bergman – Datenoj pri li kaj liaj filmoj, ĉe Filmit, itale
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ingmar Bergman en la itala Vikipedio.