Chocolat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉokolado
Angla afiŝo
Angla afiŝo
filmo
Originala titolo Chocolat
Produktadlando Usono, Britio
Originala lingvo angla
Kina aperdato 15-a de decembro 2000
Daŭro 2h01
Ĝenro Romantika komedio
Kameraado Roger Pratt
Buĝeto ???
Reĝisoro(j) Lasse Hallström
Produktisto(j) Harvey Weinstein
Scenaro Robert Nelson Jacobs
Laŭ la verko de Joanne Harris
Filmita en Francio (Burgonjo)
Loko de rakonto Francio
Muziko de Rachel Portman
Rolantoj Juliette Binoche • Carrie-Anne Moss • Judi Dench • Johnny Depp • Alfred Molina • Lena Olin • Victoire Thivisol • Peter Stormare • Hugh O'Conor • Leslie Caron • John Wood • Gaelan Connell • Ron Cook • Élisabeth Commelin • Hélène Cardona • Michèle Gleizer
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ---
Produktinta firmao Miramax Films (Usono), David Brown Productions (Usono), Fat Free Limited (Britio)
Distribuo Miramax Films
Honorigoj Premio Jameson de Popola Eleko por la Plej Bona Aktorino
IMDb
vdr

Chocolat [ŝokola] estas brita filmo kiu okazas en Francio kun ambaŭlanda aktoraro. Reĝisorita de Lasse Hallström, ĝi estas la filma adapto de samnoma brita romano de Joanne Harris. Temas pri ĉarmega fabelo kun morala sed tamen ĝusta rakonto en imaga franca rakonto. La filmado okazis en Flavigny-sur-Ozerain, vilaĝeto de Côte-d'Or en Francio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Lansquenet estas vilaĝeto situanta sur monteto en la izolita franca kamparo. Dum la vintro de 1959 du ruĝmantelaj vojaĝantoj, Vianne kaj ŝia filino Anouk, aĉetas la forlasitan sukeraĵejon por fari ĉokoladvendejon.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Sed en la tre katolika kaj tradicia vilaĝo, la karesmo ĵus komenciĝis, kaj la urbestro, post averti la entrudulinon, ekstrebas kalumnii la novan magazenon por protekti la vilaĝanojn de nekatolikaj moroj. Sed Vianne kutimas esti malbone akceptita kaj helpe de sia bonhumoro kaj de sia bonega ĉokolado sukcesas varbi kelkajn personojn, interalie tiujn en malbona stato, kiel Joséphine, kiu estas regule batata de sia alkoholema edzo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]